Tuba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tuba (Senegalo)
DMS
Tuba
Tuba
Islama preĝejo en Tuba
La Granda Moskeo kaj la alta minareto

Tuba (Volofa skribo Tuubaa, Franca skribo Touba) estas urbo de centra Senegalio je ĉirkaŭ 150 km oriente de Dakaro. Ĝi havas ĉirkaŭ 529,176 loĝantoj kaj estas sankta urbo de Muridismo kaj la entombeja loko de ties fondinto, Ŝeiĥ Amadou Bamba. Proksime al ties tombo staras granda moskeo, finita en 1963. Ĝi situas en la regiono Diourbel.

Tuba estas la centro de la Muridijanoj en Senegalio. Ĝin fondis dum la 19-a jarcento la religia gvidanto Ahmadou Bamba, kies tombejo troviĝas ĉi tie. Ekde la 1960-aj jaroj la urbo kreskegis kaj atingis en la jaro 2005 ĉ. 428.000 loĝantojn. Ekkonilo de la urbo estas la minareto de la centra moskeo, la plej granda islama preĝejo en Afriko.


Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝeiĥ Amadu Bàmba Mbàkke, komune konata kiel Ŝeiĥ Amadou Bamba (1853-1927), estas la supozata fondinto de Tuba sub granda arbo kiam, en momento de transcendo, spertis kosman vidaĵon de lumo. En araba, ţûbâ signifas "feliĉon" aŭ "ĝuon" kaj sugestas dolĉajn plezurojn de eterna vivo en la alia mondo. En Islama tradicio, Ţūbâ estas ankaŭ la nomo de la arbo de la Paradizo. En Sufiismo, tiu simbola arbo reprezentas deziron de spirita perfekto kaj proksimeco al Dio.

Amadou Bamba fondis Tuban en 1887. La sankta Urbo restis eta, izolita loko en natura regiono ĝis liaj morto kaj entombigo en lo loko de la nuntempa Granda Moskeo, post 40 jaroj. La Granda Moskeo eestis fine finita en 1963, kaj ekde ties inaŭguro la urbo kreskiĝis rapidege: el malpli da 5,000 loĝantoj en 1964, la populacio estis oficiale kalkulita kiel ĉirkaŭ 529,000 en 2007. Kune kun la najbara urbo de Mbaké (fondita de la praavo de Bamba en 1796), la Murida Kunurbejo estas la dua plej granda urba areo de Senegalio, post la ĉefurba regiono de Dakaro.

Muridismo[redakti | redakti fonton]

Tuba estas la sankta urbo de Muridismo. Ŝeiĥ Amadu Bàmba, la plej fama sufiista de Senegalio, estis pli ol spirita majstro; li opiniis, ke li havas socialan komision, nome rehavi la senegalian socion el kolonia alieneco kaj returni ĝin al la "Rekta vojo" de Islamo. La urbo de Tuba ludis gravan rolon en ambaŭ postuloj. Vivo en Tuba spertas la hegemonion de la islamaj practiko kaj lernosistemo. Ĉefa ĉiujara pilgrimado, nomita la Granda Magalo, allogass inter 1 kaj 2 milionojn de homoj el la tuta Senegalio kaj najbaraj landoj kaj de tiom malproksime kiom de Eŭropo kaj Ameriko. Aliaj pilgrimadoj okazas laŭ la jaro.

Por Muridoj, Tuba estas sankta loko, protektita de korupto de la nereligia mondo. En la urbo estas malpermesitaj alkoholo kaj tabako, ludado, muziko kaj dancado. La Muridoj havas absolutan kontrolon super ilia "ĉefurbo," ĝis ekskludo de kutimaj civilaj kaj administraj servoj. La urbo konsistigas administre aŭtonoman zonon kun speciala leĝa statuso ene de Senegalio. Tio inkludas edukadon, sanon, akvoprovizo, publikaj laboroj, administrado de merkatoj, terposedo kaj disvolviĝo.

Granda Moskeo[redakti | redakti fonton]

Interno de moskeo en Tuba.

En la kerno de la murida sankta urbo staras la Granda Moskeo, supozata unu el la plej grandaj en Afriko. Ekde ĝis kompletiĝo en 1963 ĝi estis plu pligrandigita kaj plibeligita. La moskeo havas kvin minaretojn kaj tri grandajn kupolojn kaj estas la loko kie Amadu Bamba, fondinto de Muridismo, estis antombigita. La centra minareto de la moskeo (87 m alta), estas unu el la plej fama monumentoj de Senegalio.

Najbare de la moskeo estas la Maŭzoleoj de la filoj de Amadu Bamba, la kalifoj de Muridismo. Aliaj gravaj institucioj en la centro de la sankta urbo inkludas bibliotekon, la Kalifejon, sanktan dankoputon kaj tombejon. Ŝeiĥ Bara Mbaké, la nuntempa estro de la Muridoj, estas la sesa kalifo de la Muridismo kaj la unua kiu ne estas filo de Amadu Bamba. Kiel siaj antaŭuloj, li loĝas en la granda komplekso ĉe la ĉefa placo antaŭ la Moskeo.

Vidu sankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Guèye, Cheikh. 2002. Touba: La capitale des Mourides. Paris: Karthala.
  • Ross, Eric S. 1995. "Touba: a spiritual metropolis in the modern world," Canadian Journal of African Studies 29.2.
  • Ross, Eric S. 2006. Sufi City: Urban Design and Archetypes in Touba. Rochester: University of Rochester Press.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]