Tuberkulozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikso-radia grafikaĵo de brusto de kuracato suferanta pulma tuberkulozo.

TuberkulozoFtizo estas bakteria malsano karakterizata de tuberkuloj en organoj de homo aŭ alia besto. Oni parolas pri pulma, osta, artika, rena, intesta, haŭta, tuberkulozo kaj pri tuberkuloza meningoinflamo. En atakata pulmo aperas enfiltraĵo, la histo mortas, estas eligata per sanga kraĉaĵo kaj en tiu loko iĝas kaverno, poste cikatro. Tuberoj en ostoj kaŭzas ilian rompon, tubero de vertebro kaŭzas ĝibon.

Ĝi ofte disvastiĝis per guta infekto de homo al homo, kaj estis tre grava malsano en Eŭropo antaŭ la Dua mondmilito, speciale inter malriĉuloj.

Ĉar bovinoj ofte malsaniĝis je ĝi, la lakto servis ankaŭ kiel infekta fonto. De post la milito oni en multaj landoj prevente vakcinas la bovojn.

Malapero kaj ebla reveno de tuberkulozo

La "fina venko" kontraŭ tuberkulozo dankiĝas al la ekstermado de bova tuberkulozo (per amasbuĉado de infektitaj bestoj) kaj aparte al la ekuzo de la antibiotiko streptomicino de Selman A. Waksman en 1944 por la kuraco.

Rutina rentgenkontrolo de la loĝantaro estis enkondukita en la 1950-aj jaroj, por eltrovi novinfektitojn, kiuj poste estis kuracataj per antibiotikoj. La metodo funkciis tre efike, tiel ke en la 1980/1990-aj jaroj en Eŭropo oni rezignis pri la rutina rentgenkontrolo por la tuta loĝantaro, ĉar la riskoj el ĉi-metodo estis pli alta ol la risko per tuberkulozo mem.

Ekde la 1990-aj jaroj la nombro de tuberkulozinfektoj denove plimultiĝas. Tio havas plurajn kaŭzojn:

  • la timo de infektiĝo kaj la persona zorgemo pri preventado malkreskas,
  • la apero de rezistencaj bakteriorasoj (eĉ kontraŭ pluraj antibiotikoj),
  • la kresko de homgrupoj kun malfortigita imuneco ĉefe - sed ne nur - pro aidoso (en Afriko sude de Saharo duono de la 7 milionoj da HIV-infektitoj jam malsaniĝis je tuberkulozo)

Tuberkulozo en literaturo

La plej konata tuberkulozulino en la monda literaturo certe estas Marguerite Gautier en La sinjorino de kamelioj (La dame aŭ camélias) de Alexandre Dumas (filo) respektive Violetta Valery en la opero La devojiĝintino (La Traviata) de Giuseppe Verdi.

Alia fama verko kiu dediĉas grandan atenton al tuberkulozo estas La Magia Monto (Der Zauberberg) de Thomas Mann.