Tubisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tubisto laboras en kuirejo.

TubistoPlumbisto estas laboristo, kiu instalas kaj riparas akvoduktajn aŭ defluajn tubojn, bankuvojn, necesejajn pelvojn ktp.

Ĉar iam la tuboj estis faritaj plej ofte el plumbo, pro tio tiu laboristo nomiĝis ankaŭ plumbisto, sed lastatempe jam oni ne uzas tiun materialon pro veneno-danĝero ĉefe kaj tiu nomo eksmodiĝis aŭ senkialiĝis.

La du ĉefaj dediĉoj de tiu laboristo estas konstruado de novaj domoj kaj riparado de paneoj en la jam loĝataj hejmoj aŭ konstruaĵoj kie difektoj povas okazigi gravajn ĝenojn por la normala vivo: pro tio nepras urĝa alveno de tubisto. Paneoj plej ofte estas ripareblaj sen tuŝi la konstruadon: tio plej konvenas. Se ne, tubisto devas agadi kunlabore kun masonisto kaj tio ege komplikigas la aferon.