Tuileries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La granda akvujo de la ĝardeno.
La palaco kaj la ĝardeno Tuileries, je la 17-a jarcento.

Tuileries estas la nomo de kvartalo en Parizo. Ĝi situas en la 1-a arondismento, inter la palaco Luvro, la placo de la Konkordo, la strato Rivoli kaj la Sejno. Ĝi estas nun vasta publika ĝardeno, sed antaŭe troviĝis tie reĝa palaco, hodiaŭ detruita.

Ĝardeno

La ĝardeno Tuileries (franclingve Jardin des Tuileries) estas la plej malnova kaj la plej vasta francmaniera ĝardeno de Parizo. Ĝi entenas multajn akvujojn aŭ statuojn. La ĝardeno estis dekoraciita de André Le Nôtre en 1664, pro peto de Jean-Baptiste Colbert, la ministro de Ludoviko la 14-a.

La ĝardeno disponas multnombrajn senpagajn seĝojn por la turistoj aŭ la promenistoj.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Paul-Yves Sébillot, Folklore et curiosités du vieux Paris, Éd. Maisonneuve et Larose, 2002.
  • Guide de Paris mystérieux, Éd. Tchou, 1985.
  • Nathalie Tournillon, Légendes et récits de Paris, Éd. Ouest-France.
  • Imbert de Saint-Amand, Les souveraines des Tuileries, Éd. Marne.
  • Histoire du Louvre et des Tuileries, Éd. Jean de Bonnot.