Tukano (birdo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tukanoj
Koluma arasario (Pteroglossus torquatus)
Koluma arasario (Pteroglossus torquatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
genroj

Montotukano - Andigena
Verdaj tukanetoj - Aulacorhynchus
Arasarioj - Pteroglossus
Ramfastoj - Ramphastos
Dukoloraj tukanetoj - Selenidera

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Tukanoj estas la birdoj de la familio de Ramfastedoj, preskaŭpaserinaj birdoj el la Neotropiso (t.e. Centr-, Sudameriko kaj Karibio). la familio estas pli proksime rilata al Kapitonedoj. Ili estas brilkoloraj kaj havas tre grandajn, kolorplenajn bekojn. La familio inkludas kvin genrojn kaj ĉirkaŭ 40 diferencajn speciojn. La nomo tukano de tiu birdogrupo devenas el Tupia lingvo tukana, tra la franca.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La tukanoj grandas el la Skribarasario (Pteroglossus inscriptus), 130 g peza kaj 29 cm longa, al la Tokoa tukano (Ramphastos toco), 680 g peza kaj 63 cm longa. Ties korpoj estas mallongaj (kompareble grandaj al korvo) kaj fortikaj. La vosto estas rondoforma kaj varias laŭ longeco, el duono de la tuta longo de la korpo. La kolo estas mallonga kaj dika. La flugiloj estas etaj, ĉar ili estas arbarloĝantoj kiu bezonas veturi nur mallongajn distancojn, kaj estas ofte de la sama enverguro de la longo de la birdo el la bekopinto al la vostopinto.

La kruroj de la tukano estas fortaj kaj mallongaj. Ties fingroj estas aranĝitaj laŭ paroj kun la unua kaj la kvara reenturnitaj. La plej parto de tukanoj ne montras seksan dimorfismon en siaj koloroj, dum la genro Selenidera estas la plej elstara escepto al tiu regulo (de tie ilia komuna nomo, "dukoloraj tukanetoj"). Tamen, la bekoj de la tukaninoj estas kutime pli mallongaj, profundaj kaj foje rektaj, montrante bildon pli "fortikan" kompare al bekoj de maskloj. La plumoj de tiu genro de pli grandaj tukanoj estas ĝenerale nigraj, kun partoj blankaj, flavaj kaj skarlataj. La subaj partoj de la arasarioj (pli malgrandaj tukanoj) estas flavaj, krucitaj de unu aŭ pliaj nigraj aŭ ruĝaj bendoj. La tukanetoj havas ĉefe verdajn plumarojn kun bluaj markoj.

Sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulfuratus)

La kolorplena, giganta beko, kiu en kelkaj grandaj specioj longas pli ol duono de la longo de la korpo, estas la distingilo de la tukanoj. Spite sian grandon, ĝi estas tre malpeza, komponita el osteroj kun malmulte da solida materialo inter ili. La beko havas antaŭiran segilon similan al dentoj, kio historie misindikis al naturalistoj, ke tukanoj kaptas fiŝon kaj estis dekomence karnomanĝantoj, sed nune oni scias, ke ili manĝas ĉefe fruktojn. Pri kial la beko estas tiom granda kaj brilkolora oni debatas ankoraŭ kaj tiu debato estas sufiĉe komplika. Ĉar ne estas seksa dimorfismo en koloro, ŝajne ne temas pri seksa Signalo. Tre verŝajne helpas en la manĝokutimaro (dum ili sidas en loko kaj atingas ĉiun ĉirkaŭan frukton, reduktante tiele energielspezon). Oni asertis ankaŭ teorion, ke la beko povus timigi pli malgrandajn birdojn, kaj tiele la tukano povus rabi nestojn senĝene (vidu Kutimaro). Krome, la beko permesas la birdon ankaŭ atingi profunde en arbotruoj por preni manĝaĵojn neatingeblajn por aliaj birdoj, kaj ankaŭ forrabi penditajn nestojn konstruitajn de pli malgrandaj birdoj.

La lango de tukano estas longa (ĝis 14-15 cm), mallarĝa, griza kaj eksterordinare disfadeniĝinta je ĉiu flanko, aldonante al sia sensiveco organon de gusto.

Struktura komplekso probable unika ĉe tukanoj inkludas la modifon de kelkaj vertebroj de la vosto. La malantaŭaj tri vertebroj estas fanditaj kaj ligitaj al la spino per glob-artiko. Pro tio, tukanoj povas disigi sian voston anatŭen ĝis tiu tuŝas sian kapon.[1] Tiu estas la sinteno kiel ili dormas, ofte ŝajne kiel plumbulo, kun la vostopinto elstara super la kapo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tukanoj, kiel tiu Dukolora tukano (Ramphastos dicolorus), nestumas en arbotruoj

Tukanoj estas baze frukto-manĝantoj, sed estas ankaŭ oportunemaj ĉiomanĝuloj kaj kaptos predojn kiel insektojn kaj etajn lacertojn.[2] Oni informis, ke kaptitaj tukanoj ĉasas vigle insektojn en siaj kaĝoj, kaj eblas bredi tukanoj per nur insekta dieto. Ili ankaŭ rabas nestojn de pli malgrandaj birdoj, el kiuj prenas ovojn kaj idojn.[3] Tio probable havigas gravan aldonon de proteinoj al sia dieto. Tamen, en sia teritorio, tukanoj estas la dominaj fruktomanĝuloj, kaj tio ludas gravan rolon ekologie por dissemi semojn de fruktarboj.[4]

Tiuj neotropisaj birdoj estas arboremaj kaj tipe la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn en siaj nestoj. Ili faras siajn nestojn en jam ekzistantaj arbotruoj kiel naturaj kavaĵoj aŭ truoj elfositaj de aliaj animaloj kiel pegoj – la beko de la tukanoj permesas tre limigitan uzon kiel elfosilo. Kiam okazas eloviĝo, la idoj aperas tute nude, sen lanugo. Tukanoj estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras. Tukanoj estas kutime trovataj en paroj aŭ etaj grupoj. Ili foje skermadas per siaj bekoj kaj baraktas, kio permesas la sciencistojn hipotezi, ke la birdoj starigas dominantajn hierarkiojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉe azteka mitologio[redakti | redakti fonton]

La Aztekoj kredis, ke la beko de la tukanoj estis kreitaj el ĉielarko. Oni diris, ke tio estis premio pro esti mesaĝistoj de dioj. La Aztekoj ludis antikvajn ceremoniojn adorante tukanojn, en la opinio ke ĉar ties bekoj estis kreitaj el ĉielarkoj, la dioj donacu al ili per pluvo. La ceremonio inkludis la fakton, ke membro de elektita familio survestu ĉapon de tukanplumoj kaj plendu al tukano por pluvo. Se pluvo ne venos post tri tagoj, (laŭ la Azteka kalendaro,) tiu estos oferita reen al la dioj sur ŝtiparo dum ceremonia bruligado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reynolds, J. (2002) "Book Review: Handbook of the Birds of the World, Vol. 7. Jacamars to Woodpeckers Edited by Josep del Hoyo, Andrew Elliott and Jordi Sargatal. Lynx Edicions, Barcelona, 2002. ISBN 84-87334-37-7. 613 pages." Biological Conservation 111 (2): 280-281 [1]
  2. Remsen, J.V. Remsen, Jr.; Hyde M.A. & A. Chapman. (1993) "The Diets of Neotropical Trogons, Motmots, Barbets and Toucans" The Condor 95 (1): 178-192
  3. Robinson, S.K. (1985) "Coloniality in the Yellow-Rumped Cacique as a Defense against Nest Predators" Auk 10 (3): 506-519
  4. Pizo, M.A.; Donatti, C.I.; Guedes, N.M.R. & M. Galetti (2008) "Conservation puzzle: Endangered hyacinth macaw depends on its nest predator for reproduction" Biological Conservation 141 (3): 792-796 COI:10.1016/j.biocon.2007.12.023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]