Tukuloroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La tukuloroj (ankaŭ Tokolor, Tukulör, Toucouleur, TekarirTakarir) estas la nomo de etno loĝanta precipe en la respubliko Senegalo kaj en la respubliko Maŭretanio kun entute 800.000 anoj. La tukuloroj nomas sin mem Halpular. La tukulora lingvo apartenas al la lingvogrupo de la fulbaj lingvoj. La ekonomia bazo de la tukuloroj estas la kultivado precipe de milio, komplementita de bestbredado. Sed grandaj partoj de la popolo lukras sian vivsubtenon en Maŭretanio kaj la urbaj centroj de Senegalio, kie ili parte okupas ŝlosilpoziciojn en la administrado. La tukuloroj apartenas al la islamo.

La tukuloroj verŝajne konsistigis la kernpopolon de la regno Tekrur (ankaŭ nomata Takrur), kiu fondiĝis en la frua mezepoko kaj en kiu la tukuloroj dominis en la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ankaŭ ilia nomo devenas de tiu regno Tekrur. La tukuloroj devenis el la etnoj de la berberoj, araboj kaj fulboj. La regno Tekrur ĝis la 14-a jarcento dominis la sudon de Maŭretanio kaj la orienton de Senegalo, en la 15-a jarcento ĝi apartenis al la volof-ŝtatoj kaj tiris sian riĉecon el la komerco. Jam en la 11-a jarcento ĝi estis islamigita. En la 19-a jarcento la tukuloroj per "sanktaj militoj" sub ideologia gvidado de religiaj gvidantoj, nomataj torobe atingis la politikan dominadon en vastaj partoj de okcidentafriko. La plej konata konkeranto, Al Haĝ Omar el Futa Toro, subigis gigantan regionon, kiu tamen post lia morto ne povis esti tenita de liaj posteuloj. Komence de la kolonia regado la tukuloroj fine de la 19-a jarcento perdis la politikan dominadon en la regiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]