Tulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tulcán)
Tulkano
urbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo EC040150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 719  (2022) [+]
Loĝdenso 3 781 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 49′ N, 77° 43′ U (mapo)0.81166666666667-77.718611111111Koordinatoj: 0° 49′ N, 77° 43′ U (mapo) [+]
Alto 2 980 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Tulkano (Ekvadoro)
Tulkano (Ekvadoro)
DEC
Tulkano
Tulkano
Situo de Tulkano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tulcán [+]
vdr
Tulcán

Tulcán (aŭ en Esperanto Tulkano), (hispana plennomo San Miguel de Tulcán) estas la ĉefurbo de la provinco Karĉi. Ĝi troviĝas en Nordaj Andoj de Ekvadoro ĉe la landlimo kun Kolombio, je 00º 44’de latitudo norda kaj 77º 43’de longitudo okcidenta, je alto de 2.980 msm, konstituanta la plej altan provincan ĉefurbon el Ekvadoro, kaj tiele havas andan malvarman klimaton.

Tulcán estas ankaŭ unu de la plej nordaj urboj de la lando, kaj pro tio ĝi estas konata ankaŭ kiel "Centinela norteña" (norda sentinelo). Ĝi estas je 7 km de la kolombia landlimo; nome de la internacia ponto Rumiĉaka, kunhavata de ambaŭ statoj.

Ties populacio estas de 86.498 loĝantoj. La urbo kaj ties kantono formas parton de la urbaro Tulcán-Ipiales kie loĝas 196 630 loĝantoj, kvankam tiuj nombroj povus esti pli altaj ĉar la nombro por la municipo Ipiales korespondas al la censo de 2005 kaj tiu de la kantono Tulcán al la censo de 2010. Laŭ taksoj por 2012 la populacio metropolarea de ambaŭ urboj kunigitaj estas ĉirkaŭ 22 0000 loĝantoj, kaj tiele ĝi estas la metropola areo landlima plej loĝata ĉe la ekvadora flanko kaj la dua plej loĝata de la kolombia flanko (nome la metropola areo de Cúcuta estas la plej loĝata de la kolombia flanko).