Tuleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tuleo (Thule)

La antikva Thule (esperantigita kiel Tuleo) estas insulo priskribita de antikva greka malkovristo Pytheas el Massilia en la 4-a jc. a.K.

Ĉ. -325 li vojaĝis de Sud-Hispanio al Britio. Laŭ liaj sciigoj, Thule situas tre norde, je 6-taga vojaĝo norde de Britio. Tiel, la nomo Thule estas uzata de la antikvo laŭvorte por la plej norda rando de la mondo (lat. ultima Thule). De la verko de Pytheas "Tra la Mondmaro" restas nur etaj fragmentoj. Li aludis verŝajne Norvegion, Islandon, FeroajonŜetlandajn Insulojn.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

"Ultima Thulé" estas titolo de verko de la franca etnologo, fakulo pri inuitoj, geografo, verkisto Jean Malaurie, kiu aperis en pluraj eldonoj kaj estis tradukita en la anglan, germanan, danan. 2a eld., Parizo : Le Chêne. 2000, Pocket, 2001. France Loisirs, oktobro 2002).

La nazia Thule-asocio estis nomita laŭ tiu mistika loko. Por la anoj ĝi signifis devenlokon de la arja raso.

La nomo Thule estis ankaŭ konata kun rilato al kanto de reĝo en Thule, la Gretchen en Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe.

Aerbazo Thule estas usona aviadila millitara bazo en Groenlando.

Ekzistas ankaŭ konata sveda muzikgrupo Ultima Thule.