Tulgheş
El Vikipedio
Tulgheş [tulgeŝ] (hungare: Gyergyótölgyes djerdjo:toeldjeŝ) estas komunumo en Rumanio inter la montaroj Bistriţa kaj Giurgeu en la valo de Bistricioara, norde de Gheorgheni. Apartenas al ĝi: Recea, Hagota, Pintec, Rezul Mare, Pârâul Asodului, Poiana Veche, Poiana Nouă, Putna kaj Valea Frumoasă.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 3 878 loĝantoj (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 3 780.
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba mencio datiĝas en 1850. Ĝi estis landlimstacio inter Moldavio kaj Hungario. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye).
Renomaj personoj [redakti]
- Alexandru Nicolescu (n. 8-a de julio 1882 - m. 5-a de junio 1941, Blaj) greko-katolika ekleziĉefulo.
- Sándor Brassay (n. 29-a de julio 1930): agrikultura fakverkisto, atleto (stangosaltisto).
- László Dezső (n. 27-a de majo 1970): entreprenisto, ĵurnalisto, fotisto.
- Tibor Bernát Kertész (n. 20-a de aŭgusto 1976): radioredaktisto
- Imre Répási (30-a de julio 1943 - Putnok, 13-a de septembro 1987): pedagogo.
- Tibor Talpassy ĝis 1945 Kabdebó (1-a de septembro 1904 - Budapest, 5-a de marto 1988): poeto, verkisto.
- Zoltán Török (12-a de aŭgusto 1899 – Budapest, 12-a de februaro 1970): remisto, Europo-ĉampiono (1932), trejnisto, tribunaljuĝisto.
Fonto [redakti]
- Magyar Nagylexikon.