Túlio Flores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tulio Flores)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Túlio Flores
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1956 (1956-09-22) (67-jaraĝa)
en Salinas
Lingvoj portugalaEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo • tradukisto • lingva instruisto
vdr

Túlio FLORES (portugale: Marcus Túlio de Almeida Flôres, naskiĝis la 22-an de septembro 1956 en Salinas) estas brazila esperantisto kaj vortaristo.

Li eklernis Esperanton en 1972 kaj en la sekva jaro, komencis instrui ĝin en la Minas-Ĝerajsa ĉefurbo Bel-Horizonto. Flores tradukis la Fundamento de Esperanto al la portugala kaj kreis la enretan portugal-Esperantan Vortaro Túlio Flores kaj Esperanto-kurson nomata Tradukado, bazita el laboro, en kiu li kune kun aliuloj kolektis tradukitajn frazojn por aldoni al la datumbazo de la traduksistemo de Guglo.[1] Aldone, li tradukadas brazilajn kantojn al Esperanto.[1][2] En la jaroj 2019-2022 li estis membro de la Akademio de Esperanto.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]