Tulipo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tulipo
Kultivita tulipo
Kultivita tulipo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae
Genro: Tulipa
Specioj

Vidu tekston.

La tulipoj estas genro el la familio Liliacoj (Liliaceae) de florplantoj kun ĉirkaŭ 150 specoj kaj multege da hibridoj. Specioj estas denaskaj al suda Eŭropo, norda Afriko, kaj Azio de Anatolio kaj Irano (kie la floro estas aludita en la landa flago) al Ĉinio kaj Japanio.

La planto, kiu jam estis konata floro en la Osmanida Imperio, estis enigita en Europo fare de Charles de l'Écluse. Ĝi tiam iĝis vera furoro en Holando, kaŭzante le eble unuan en la historio spekulacia ŝvelvezikon; pro la avida priserĉo de la kolektantoj certaj bulboj de tulipoj iĝis fulmrapide ege multekostaj.

Tulipoj estas bulbaj staŭdaj plantoj kreskantaj 10–70 centimentrojn alte, kun kelke da vaksaj verdaj folioj kaj grandaj floroj kun korolo el ses petaloj. La frukto estas seka kapsulo enhavanta plurajn platajn disk-formajn semojn.

Ekzistas ankaŭ Tulipo Esperanto (Tulipa viridiflora Esperanto), kiun proponas firmao Bakker.

[redaktu] Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Tulipo sub la gloso Tulipa


Botaniko
Ĉi tiu artikolo pri "Tulipo" ankoraŭ estas ĝermo pri botanika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.