Tully Marshall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la scennomo de la usona aktoro William PHILLIPS. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Marshall.
Tully Marshall

William PHILLIPS (n. la 10-an de aprilo 1864 - m. la 10-an de marto 1943) estis usona aktoro pli konita kiel Tully Marshall. Li restis teatra aktoro dum preskaŭ 25 jaroj antaŭ ol aperi en filmo por la unua fojo en 1914.

Marshall komencis sian teatran karieron je la aĝo 19, kaj ludis variajn rolojn en Broadway-teatraĵoj ekde 1887. En 1902, aperante en la dramo The City de Clyde Fitch, li fariĝis la unua aktoro, kiu aŭdacis diri "God Damm" sur Broadway-scenejo.

Lia kariero kiel filmaktoro estis sukcesa antaŭ kaj post la alveno de parolaj filmoj. Li kapablis ludi tre variajn rolojn, el ebriaj skoltoj al afablaj avoj kaj sinistraj advokatoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]