Tumaka (or-kulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tumaka (or-kulturo)
materia kulturo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Tumaka Or-kulturo estas unu el la indiĝenaj or-kulturoj de Kolombio.

La indiĝenoj de la kolombia Tumaka kulturo, kaj de la najbara Ekvatora regiono nomata "La Tolita", disvolvis, 2000 jarojn antaŭe efikan ekonomian sistemon bazita en fiŝkaptado kaj agrikulturo de maizo.

Krom ĝiaj oraĵoj, ĝiaj ceramikaĵoj montras pompajn tribestrojn kaj ankaŭ ordinarajn homojn, foje simplajn, foje malsanajn, foje misformitajn.

Kvazaŭ en mistera rito, la kapoj el argilo aperas fortranĉitaj, portantaj juvelojn karakterizajn de la Tumaka arto: etaj nazringoj kaj orelringoj lutitaj, krom najloj kaj globetoj el oro kiujn ili enmetis en la vizaĝhaŭto.