Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj estas tersupraĵo ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de la nordokcidento de Peruo, la sudo de Ekvadoro (Atacames ĝis El Oro) kaj de la nordo de Peruo (ekde Tumbesio ĝis Departemento Lambajeko). Kune kun la Maranjonaj sekaj arbaroj ĝi estas inkludita en la nocio de ekvatora seka arbaro kiu estas difinita de la perua ekologiisto kaj ministro Antonio Brack Egg. La tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj". kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj.

La klimato estas tropika kaj seka kun periodoj de vintroj kaj aŭtunoj tre sekaj, kaj someroj humidaj kaj pluvecaj. La flaŭro estas reprezentata de herbejoj de la savana tipo, kun Prosopis pallida, Ceiba trichistandra, Capparis angulata, Bursera graveolens, Ziziphus thyrsiflora

Karakterizaj specioj de la ekoregonia faŭno inkluzivas : formikomanĝulojn, vulpojn, Tamandua tetradactyla punensis, Iguana iguana, kaj diversajn speciojn de birdoj kiel papagoformajn kaj konurojn.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj  Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj  Kolombio
NT0210 Ĉako  Argentino,  Bolivio,  Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj  Bolivio,  Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj  Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj  Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj  Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj  Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj  Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago  Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj  Ekvadoro,  Peruo

Eksteraj ligiloj