Tumbukaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La tumbukaoj estas etno vivanta en norda Malavio, orienta Zambio kaj suda Tanzanio. La tambukaa lingvo apartenas al la bantuaj lingvoj, ĝia strukturo kaj vortprovizo estas simila al la svahila lingvo kaj estas nomata chiTumbuka (komparu: kiSvahili kaj seTsvana.

La ĉefa dio de la tumbukaoj estas nomata Chiuta, kiu estas ĉiopova, ĉioscia kaj sin mem kreinta, preskaŭ same kiel Dio en la abrahamaj religioj.

La World Almanac (1998) taksas, ke la tumbukaoj estas proksimume 2.000.000 homoj entute en la menciitaj landoj. Ethnologue taksas, ke entute estas 1.332.000 tumbukaoj, inkluzive de 940.000 en Malavio kaj 392.000 en Zambio kaj ne mencias tumbukaojn den Tanzanio.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]