Tumulto de Haymarket Square

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memortabulo en la tombejo Waldheim en Ĉikago (1987). Tie estas entombigitaj Lingg, Spies, Fischer, Engel kaj Parsons.

La tumulto de Haymarkettumulto de Haymarket Square okazis en majo 1886. La 1-an de majo 1886 ekis en Ĉikago (Illinois, Usono) plurtaga, de la sindikatoj organizata striko por postuli malplilongigon de la taga labortempo de dek du al ok horoj.

La eventoj rilataj al tiu striko kaj la sekvaj tagoj fondis la tradicion de la internacia laborista movado kaj de sindikatoj, deklari la 1-an de majo "bataltago de la laborista klaso".

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la 3-an de majo polico intervenis por disigi kunvenon de strikantoj ĉe la entrepreno de rikoltmaŝinoj McCormick, ses laboristoj estis mortigitaj kaj aliaj vunditaj. Dum la sekva nokto kunvenis pluraj miloj da strikantoj kaj marŝis al Haymarket-Square. Denove la polico provis, eĉ sub influo de la antaŭaj perfortaj eventoj, disigi la kunvenintojn. Sed la protestomarŝo daŭris kaj evoluis pace. Ankaŭ la urbestro, Carter Harrison Sr., post kontrolo de al situacio, hejmeniris frue.

La venontan tagon, la 4-an de majo, iu ĵetis bombon en la homamason, kiu denove kunvenis ĉe Haymarket Square. Dek du homoj mortis, la policano Mathias J. Degan mortis surloke kaj sep aliaj policanoj poste pro la gravaj vundoj. Tiam la policanoj ekpafis kaj mortigis kaj vundis nekonatan nombron de protestantoj. Ĉar kelkaj el la parolintoj de tiu tago estis anarkistoj, oni deduktis, ke anarkisto ĵetis la bombon. Pruvo pri tia ligo estis neniam alportita.

Proceso kaj kondamnoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam neniam eĉ rekonis la bombĵetiston, ok viroj, kiuj kunorganizis la strikon, estis akuzitaj kaj kulpigitaj. Ne ekzistis pruvo pri rilato inter la akuzitoj kaj la bombo. Tamen argumentis la juĝisto, ke la bomboĵetinto agis pro ideoj de tiuj viroj, kaj ke tial ili kulpis same kiel ili mem ĵetintis la bombon. Albert Parsons, August Spies, George Engel kaj Adolph Fischer estis pendumitaj. Louis Lingg sinmortigis mallibereje senkapigante sin per kaŝe enportita dinamito (iu fonto notas revolveran kartoĉon metitatan interdenten kaj eksplodigitan per kandelo). Oscar Neebe estis kondamnita je 15-jara mallibereja puno. La mortkondamnoj de Michael Schwab kaj Samuel Fielden estis transformita de la guberniestro Richard James Oglesby al vivlonga aresto.

Tiaj kondamnoj estiĝis protestegojn en ĉiuj internaciaj labormovadoj ĉirkaŭ la mondo.

Oni daŭre citas la vortojn de August Spies:

"Iam venos la epoko, kiam nia muto estos pli forta ol la voĉoj, kiujn vi mutigas hodiaŭ."

La 26-an de junio 1893 la guberniestro de Illinois John Peter Altgeld liberigis Samuel Fielden, Oscar Neebe kaj Michael Schwab. Tia agado samtempe signis la finon de la politika kariero de John Peter Altgeld.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Tombejo Waldheim, Ĉikago, majo 1986 dum memorceremonio pro la 100-a datreveno de la Haymarket-tumulto

En 1889 estis starigita 2,74 metrojn alta bronzostatuo de ĉikaga policano proksime al la loko, kie okazis la tumulto. La starigo de la statuo estis longe debatata temo kaj konsiderata kiel provokado. Post kiam ĝi estis movita al alia loko, fine de la 1960-aj jaroj ĝi estis dufoje krevigita de la Weathermen antaŭ ol trovi lokon en la enirejo de la ĉefa policejo.

Sur la unua starloko de la statuo estis instalita kvadrata bronzotabulo kun jena teksto:

"A decade of strife between labor and industry culminated here in a confrontation that resulted in the tragic death of both workers and policemen. On May 4, 1886, spectators at a labor rally had gathered around the mouth of Crane’s Alley. A contingent of police approaching on DesPlaines Street were met by a bomb thrown from just south of the alley. The resultant trial of eight activists gained worldwide attention for the labor movement, and initiated the tradition of ‘May Day’ labor rallies in many cities."
"Jardeko da strikoj inter laboristoj kaj industrio kulminis ĉi tie per konfronto, kiu tragike mortigis kaj laboristojn kaj policanojn. La 4-an de majo 1886 spektantoj kunvenis je la komenco de Crane's Alley. Policroton veninte de DesPlaines Street trafis bombo, kiu estis ĵetita el la sudo de la strateto. La sekva proceso kontraŭ ok agintoj atiris tutmondan atenton pri la laborista movado kaj enkondukis la tradicion de la 'maja tago' kunveniganta laboristojn en multaj urboj.
Dediĉita la 25-an de marto 1992
Urbestro Richard M. Daley

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Alberts: Der Anarchist von Chicago; Reinbek: Rowohlt, 2005; ISBN 3-498-00041-1
  • Friederike Hausmann: Die deutschen Anarchisten von Chicago oder warum Amerika den 1. Mai nicht kennt; Berlin: Wagenbach, 1998; ISBN 3-8031-2320-8
  • Horst Karasek (eld.): 1886 Haymarket. Die deutschen Anarchisten von Chicago; Berlin: Wagenbach, 1975; ISBN 3-8031-2011-X
  • Bernhard R. Kogan: The Haymarket Riot. Anarchy on trial; Boston: Heath, 1959
  • Heinrich Nuhn: August Spies. Ein hessischer Sozialrevolutionär; Kassel 1992; ISBN 3-928172-11-5
  • Frank Harris: The Bomb; Feral House, 1908; ISBN 0-922915-37-7 (romano pri la eventoj)
  • Helge Döhring: Adolph Fischer. Ein militanter Anarchosyndikalist [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]