Tumultoj de Birmingham en 1791

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atako de la domo de Joseph Priestley en Birmingham.

La tumultoj de Birmingham en 1791, ankaŭ konataj kiel la Priestley-tumultoj (angle Birmingham Riots of 1791Priestley Riots) okazis ekde la 14-a ĝis la 17-a de julio 1791 en Birmingham (Anglio). La ĉefaj celoj de la tumultuloj estis religiaj disidentoj, precipe la polemika politika teoriisto kaj teologo Joseph Priestley. La kolerego de la tumultuloj originis pro variaj kaŭzoj, aŭ lokaj aŭ naciaj, inkluzive de malkonsento pri la aĉeto de kelkaj libroj por la publika biblioteko. La ribeluloj ankaŭ suspektis, ke la disidentoj subtenis la francan revolucion kaj provis akiri plenajn civilajn rajtojn.

La tumultoj komenciĝis per la atako de hotelo, kie estis okazanta bankedo por la subtenantoj de la franca revolucio. La tumultuloj sekve atakis kaj bruligis la domon kaj personan preĝejon de Priestley, sed ankaŭ kvar disidentajn kapelojn, 27 aliajn domojn kaj plurajn butikojn. Multaj ribeluloj rapide ebriiĝis, drinkante la likvorojn, kiujn ili trovis dum la rabado. Oni cetere donis alkoholon al ili kiel koruptaĵon, por ke ili ĉesu bruligi domojn. Malgranda grupo tamen montriĝis nekoruptebla kaj sukcese restis sobra. La tumultuloj bruligis ne nur la domojn kaj kapelojn de religiaj disidentoj, sed ankaŭ la domojn de aliaj homoj, kiujn ili prave aŭ ne similigis al disidentoj, ekzemple la membroj de la sciencista Luna Societo.

Kvankam la tumultoj ne estis instigitaj de ĉefministro William Pitt, la brita registaro nur malrapide respondis al la helpo-petoj de la disidentoj. Pluraj lokaj oficialuloj de Birmingham estis ŝajne implikitaj en la planado de la tumultoj, kaj ili poste tre malvolonte procesis la tumultestrojn. La industriisto James Watt skribis, ke la tumultoj "dividis [Birmingham] en du partiojn, kiuj morte abomenas unu la alian"[1]. La atakitoj progrese foriris el Birmingham, kiu tiel fariĝis multe pli konservativa urbo ol en la 18-a jarcento.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Birmingham[redakti | redakti fonton]

Birmingham progrese famiĝis tra la 18-a jarcento pro siaj oftaj tumultoj. En 1714 kaj 1715, pro la londona proceso de Henry Sacheverell okazis tumulto favore al la "Eklezio kaj Reĝo", kaj la tumultuloj jam atakis disidentojn. En 1751 kaj 1759 kvakeroj kaj metodistoj estis same atakitaj. Dum la kontraŭkatolikaj Gordon-tumultoj de 1780 ariĝis grandaj homamasoj en Birmingham. En 1766, 1782, 1795 kaj 1800 cetere okazis variaj ribeloj kontraŭ tro altaj nutraĵprezoj[2]. Samtempulo ekzemple priskribis la tumultulojn de Birmingham kiel la "almozema, aŭdaca, senhontvizaĝa, senhontkora, kanajla, vigla, simplula popolamaso de Birmingham"[3].

"Abolicio de la Test Act : Vidmaniero", fare de la karikaturisto James Sayers. Ĝi montras Joseph Priestley, dissendante la fumon de herezo el la pupitro.

Ĝis la fino de la 1780-aj jaroj, la eminentularo de Birmingham ne estis precipe influita de tiuj religiaj dividoj. Disidentoj kaj anglikanoj vivis harmonie en la samaj kvartaloj. Ili partoprenis en la samaj komitatoj pri la famigo de la urbo, ili havis la samajn sciencajn interesojn en la Luna Societo, kaj ili multe kunlaboris en la loka municipa registaro. Ili ĉiukaze restis unuigitaj kontraŭ tio, kion ili rigardis kiel la minaco de la tumultemaj plebanoj de Birmingham[4]. Post la tumultoj, la sciencisto kaj ekleziulo Joseph Priestley tamen opiniis en sia Alvoko al la Publiko Pri la Tumultoj de Birmingham (An Appeal to the Public on the Subject of the Birmingham Riots) de 1791, ke tiu antaŭa kunlaborado fakte ne estis tiel amikema kiel ĝenerale supozite. Priestley malkaŝis, ke pluraj disputoj pri la loka biblioteko, pri katekismo aŭ pri ĉeesto en diservoj estis jam dividintaj anglikanojn kaj disidentojn[5]. En sia Raporto de la Tumultoj en Birmingham (1816), la paperfabrikisto kaj Birmingham-a historiisto William Hutton konsentis pri tio, aldonante ke kvin kaŭzoj precipe favoris religian malamikiĝon : malkonsento pri la inkludo de la libroj de Priestley en la loka publika biblioteko, la klopodado de la disidentoj por abolicii la Test Act kaj Corporation Act, religia polemiko pri la doktrino de Priestley, "pasiiga flugfolio" kaj tagmanĝo por celebri la duan datrevenon de la franca revolucio de 1789[6].

La Test Act kaj Corporation Act limigis la civilajn rajtojn de la disidentoj : tiuj leĝoj ekzemple malpermesis al ili vizitadi la universitatojn de Oksfordo kaj Kembriĝo aŭ ricevi publikajn postenojn. Kiam la disidentoj de Birmingham ekpostulis la abolicion de tiuj leĝoj, la surfaca harmonio de la loka elito rapide malaperis. Unitaristoj kiel Priestley estis la plej aktivaj subtenantoj de la abolicio, tiel ke ortodoksaj anglikanoj iom post iom nervoziĝis kaj koleriĝis. Post 1787 aperis disidentaj grupoj specife kreitaj por la abolicio de tiuj leĝoj, kio despli dividis la lokan loĝantaron. Petoj pri abolicio tamen plurfoje malsukcesis en 1787, 1789 kaj 1790[7]. La subteno de Priestley por la abolicio kaj lia eksternorma, abunde publikigita religia doktrino emis furiozigi la popolon de Birmingham[8]. En februaro 1790 formiĝis grupo da aktivistoj, ne nur por kontraŭi la interesojn de la disidentoj sed ankaŭ por kontraŭi tion, kion ili rigardis kiel la nedezirindan importadon de la idealoj de la franca revolucio. Plejmultaj disidentoj ja subtenis la francan revolucion, ĉefe ĉar ĝi dubigis la veran rolon de monarkio en registaro[9]. Unu monaton antaŭ la tumultoj, Priestley provis fondi reformsocieton nomitan Warwickshire Constitutional Society, kies celo estus la subtenado de universala voĉdonrajto kaj lokaj parlamentoj. Kvankam tiu projekto ne plenumiĝis, ĝi certe pliakrigis la religiajn interrilatojn en Birmingham[10].

Krom tiuj religiaj kaj politikaj diferencoj, la malaltaj, tumultemaj klasoj kaj la altaj anglikanaj klasoj ambaŭ esprimis ekonomiajn plendojn kontraŭ la mezklasaj disidentoj. Ili enviis ne nur la kreskantan prosperon de tiuj industrialistoj sed ankaŭ la potencon, kiun la disidentoj akiris danke al tiu prospero[11]. Laŭ la historiisto R. B. Rose, tiuj industrialistoj apartenis al "interna elito de magnatoj"[12]. Priestley mem verkis en 1787 pamfleton titolitan An Account of a Society for Encouraging the Industrious Poor, kiu provizis konsilojn por ekstrakti la plej grandan kvanton da laboro el malriĉuloj kontraŭ kiel eble malplej mono. Ĝi ekzemple sugestis kolekti la monŝuldojn de la dungitoj, kio certe ne reamikigis Priestley kun la malriĉuloj de Birmingham[13].

Brita reago al la franca revolucio[redakti | redakti fonton]

"La Perfida Ribelulo kaj Tumultulo de Birmingham" (ĉ. 1791). Joseph Priestley estas prezentita en tiu karikaturo kiel rebelulo postkurita de Satano (dekstre).

La brita publika debato pri la franca revolucio daŭris ekde 1789 ĝis la jaro 1795[14]. Origine, multaj homoj de Anglio kaj de Francio kredis, ke la franca revolucio similus al la angla glora revolucio, kiu okazis unu jarcenton antaŭe. Ĝi tiam estis favore rigardita de granda parto de la brita loĝantaro. Plejmultaj britoj celebris la okupon de la fortreso Bastille kaj opiniis, ke la franca absoluta monarkio estis nepre anstataŭenda de pli demokrata formo de registaro. Dum tiuj unuaj, pasiigaj monatoj, subtenantoj de la franca revolucio petis, ke la propra politika sistemo de Britio estu ankaŭ reformita, per la plilarĝigo de voĉdonrajtoj kaj per la restrukturado de la limoj de la parlamentaj balotdistriktoj, por malhelpi la aperon de tiel nomitaj "putraj distriktoj"[15].

La politikisto kaj filozofo Edmund Burke publikigis en 1790 siajn Pensojn pri la Revolucio en Francio, en kiu li neatendite malkonsentis kun siaj pli liberalaj kolegoj de la partio Whig, subtenante la francan aristokration. Sekvis pamfleta milito inter la du movadoj. Ĉar Burke jam antaŭe subtenis la ribelon kontraŭ Anglio de la nordamerikaj kolonianoj kaj la fondon de Usono, lia opinio pri la franca revolucio surprizis kaj ŝokis ĉiujn britojn[14]. Dum Burke subtenis aristokration, monarkion kaj la regule establitan Eklezion, liberaloj kiel Charles James Fox tute kontraŭe subtenis la revolucion kaj proponis por Britio programon de individuaj liberecoj, civitana virto kaj religia toleremo. Pli radikalaj teoristoj kiel Priestley, William Godwin, Thomas Paine kaj Mary Wollstonecraft eĉ postulis respublikon, agrokulturan socialismon kaj abolicion de la "landaj interesoj"[16]. Laŭ la historiisto Alfred Cobban, la rezultinta debato estis "eble la lasta vera diskuto pri la fundamentoj de politiko en Britio"[17]. Je la fino de la jaro 1795, post la terora periodo kaj post la milito kontraŭ Francio, restis nur malmultaj subtenantoj de la franca revolucio kaj malmultaj homoj, kiuj deziris aŭ prognozis similajn reformojn en Britio. La pli radikalaj teoristoj kaj politikistoj progrese fariĝis la centro de oficiala kaj populara malfido.

La eventoj, kiuj rekte kaŭzis la tumultojn de 1791, okazis nur unu monaton post la fuĝo al Varennes kaj aresto de la franca reĝa familio. Tiam plejmultaj fruaj esperoj de la franca revolucio estis jam estingiĝintaj.

Indicoj de tumulto[redakti | redakti fonton]

Kupono por la tagmanĝo de la 14-a de julio 1791, kiu celebris la duan datrevenon de la okupo de la fortreso Bastille.

La 11-an de julio 1791 anoncis gazeto de Birmingham, ke je la 14-a de julio okazus tagmanĝo en loka hotelo por celebri la duan datrevenon de la okupo de la fortreso Bastille kaj de la komenco de la franca revolucio de 1789. "Ĉiu Amiko de Libereco" estis invitita ĉeesti la manĝon :

Kelkaj ĝentilhomoj intencas kune tagmanĝi je la venonta 14-a, por memorfesti la promesplenan tagon, kiu emancipis dudek-ses milionojn da homoj el la jugo de despotismo, kaj kiu restarigis la bonfarojn de egala registaro por vere granda kaj klera nacio ; kun kiu ni, pro nia propra intereso kiel komerca popolo kaj pro nia devo kiel amikoj de la ĝeneralaj rajtoj de la homaro, subtenu daŭran amikecon kondiĉitan de libera interrilato.

Ĉiu Amiko de Libereco, ĉu li dezirus partopreni en la intencata modera festo, lasu sian nomon en la trinkejo de la hotelo, kie kuponoj estas aĉeteblaj po kvin ŝilingoj, inkluzive de botelo da vino. Neniu estos tamen akceptita sen kupono.

La tagmanĝon oni servos precize je la tria posttagmeze.[18]

Kun la anonco estis minaco : "aŭtenta listo" de la partoprenantoj estus publikigota post la tagmanĝo[19]. Je la sama tago diskoniĝis "ekstremrevolucia" anonima pamfleto, kiun oni poste atribuis al James Hobson. Urbaj oficialuloj proponis 100 gineojn kontraŭ informoj pri la publikigo de tiu pamfleto kaj identigo de ties aŭtoro, sed sensukcese. La disidentoj de Birmingham devis aserti, ke ili tute ne konis la identecon de la aŭtoro, kaj ili cetere repuŝis la "radikalajn" ideojn de la pamfleto[20]. Ekde la 12-a de julio rapide klariĝis, ke la okazonta tagmanĝo certe estus tumultema. Matene de la 14-a de julio aperis variaj grafitioj sur la muroj de la tuta urbo, ekzemple "Detruo al Presbiterianoj" aŭ "Eklezio kaj Reĝo porĉiame"[21]. Konsiderante tion, la amikoj de Joseph Priestley timis incidenton kaj konvinkis lin ne partopreni la tagmanĝon[22].

14-a de julio[redakti | redakti fonton]

Detruo de la kapelo Old Meeting (el gravuraĵo de 1879 fare de Robert Dent).

Proksimume 90 firmaj subtenantoj de la franca revolucio kunveniĝis la 14-an de julio. La bankedo estis estrita de James Keir, anglikana industrialisto kaj membro de la Luna Societo. Kiam la invititoj alvenis al la hotelo je la dua aŭ tria posttagmeze, ili estis malkore salutitaj de 60 aŭ 70 manifestaciantoj, kiuj sekve dispeliĝis, strange kaj konfuzeme kriante "Ne al papeco"[23]. Kiam la gastoj finis sian manĝon, denove kunveniĝis centoj da homoj ekster la hotelo. La tumultuloj, kiuj "ĉefe originis de la industriaj metiistoj kaj laboristoj de Birmingham"[24], lanĉis ŝtonojn kontraŭ la fuĝantaj gastoj kaj rabis la hotelon[21]. La homamaso sekve iris direkte al la kvakera kunvenejo, antaŭ ol iu kriis, ke la kvakeroj "neniam kaŭzas problemon pri io ajn, nek unuflanke nek aliflanke", tiel ke la tumultuloj anstataŭe decidis ataki la kapelon New Meeting, kiun Priestley prezidis kiel pastoro[25]. La kapelo New Meeting estis bruligita kaj komplete detruita. Rapide sekvis la detruo de la kapelo Old Meeting, kiu estis alia disidenta preĝejo.

La domo de Joseph Priestley, Fairhill, post ĝia detruo. (skizo de William Ellis laŭ desegnaĵo de P. H. Witton).

La tumultuloj sekve direktis sin al la domo de Priestley, Fairhill. Joseph Priestley havis apenaŭ sufiĉan tempon por fuĝi : li kaj lia edzino, dum la sekvaj tagoj, rifuĝis en plurajn domojn de disidentaj amikoj. Skribante iom post la tumulto, Priestley priskribis la unuan etapon de la atako, kiun li spektis ekde certa distanco :

Pro rimarkinde kvieta nokto kaj klara lunlumo, ni kapablis vidi ĝis granda distanco, kaj ni, estante sur deklivo, distingeble aŭdis ĉion okazantan en la domo, ĉiun krion de la homamaso, kaj preskaŭ ĉiun frapon de la instrumentoj, kiujn ili alportis por rompi la pordojn kaj meblojn. Ili ne kapablis trovi fajron, kvankam unu el ili onidire proponis lumigitan kandelon kontraŭ du gineoj. Mia filo, kiun ni lasis malantaŭ ni, singarde estingis ĉiujn fajrojn en la domo, kaj aliaj el miaj amikoj igis ĉiujn najbarojn agi same. Mi sekve aŭdis, ke oni dediĉis multajn penojn, tamen sensukcese, por obteni fajron el mia granda elektra maŝino, kiu staris en la biblioteko.[26].

Lia filo William restis malantaŭe kun kelkaj amikoj por protekti la familian hejmon, sed ili estis superfortitaj kaj la domo estis finfine rabita kaj tute detruita. La altvalora biblioteko, la scienca laboratorio kaj la manuskriptoj de Priestley estis komplete perditaj pro la fajro[27].

15-a, 16-a kaj 17-a de julio[redakti | redakti fonton]

La domo de William Russell, Showell Green, post ties detruo. Skizo de William Ellis laŭ desegnaĵo de P. H. Witton.

La grafo de Aylesford provis reteni la violentajn agojn de la tumultuloj ekde la nokto de la 14-a de julio. Malgraŭ la helpo de aliaj urbaj magistratoj, li tamen ne sukcesis kontroli la homamason. La 15-a de julio, la tumultuloj liberigis kelkajn kaptitojn el la loka malliberejo[21]. Thomas Woodbridge, la gardisto de la malliberejo, mobilizis plurajn centojn da homoj por protekti la konstruaĵon, sed multaj el ili fakte partoprenis en la tumulto[28]. La tumultuloj detruis la domon de John Ryland, nomitan Bakerville House, kaj ili trinkis la rezervon de likvoroj, kiujn ili malkovris en la kelo. Kiam alproksimiĝis la freŝdate dungitaj policistoj de Birmingham, la homamaso atakis kaj senarmigis ilin. Mortis unu homo dum la atako[29]. Lokaj magistratoj kaj policistoj ne plu agis por reteni la homamason kaj ne aplikis la kontraŭtumultan leĝon Riot Act, ĝis kiam la armeo atingis la urbon la 17-an de julio[30].

Je la 16-a de julio, la domoj de Joseph Jukes, John Coates, John Hobson, Thomas Hawkes kaj John Harwood (blinda baptista pastoro) estis ĉiuj rabitaj aŭ bruligitaj[29]. La baptisma kunvenejo de Kings Heath, alia disidenta kapelo, estis ankaŭ detruita. William Russell kaj William Hutton provis defendi siajn domojn, sed sensukcese : ili dungis homojn, kiuj malakceptis batali kontraŭ la homamaso[29]. Hutton poste skribis raporton pri tiu tago :

Mi estis evitita kiel haladzaĵo. Ondoj da ĉagreno submergis min kaj faligis min per multobligita forto ; ĉiu ondo venis pli forte ol la antaŭa. Miaj infanoj estis angoregaj. Mia edzino, pro longa aflikto, pretis forlasi miajn brakojn por tiuj de morto. Kaj mi mem, triste kaj humile devigita peti iom da akvo en dometo ! Matene de la 15-a mi estis riĉa homo ; vespere mi estis ruinigita.[31]

Kiam la tumultuloj alvenis al la domo de John Taylor, ili zorgeme movis el la domo la meblojn kaj havaĵojn de ties tiama domano, Lady Carhampton, kiu estis parenco de Georgo la 3-a, antaŭ ol bruligi la domon. La tumultuloj specife celis tiujn, kiuj malkonsentis kun la politiko de la reĝo, kaj tiujn, kiuj supozite rezistis kontraŭ la brita monarkio per religia malkonformismo[32]. La domoj de George Russell (juĝisto), Samuel Blyth (unu el la pastoroj de New Meeting), Thomas Lee kaj S-ro Westley estis ĉiuj atakitaj dum la 15-a kaj 16-a de julio. Samuel Galton, kvakera fabrikisto kaj membro de la Luna Societo, savis sian domon koruptante la ribelulojn per biero kaj mono[33].

La kapelo New Meeting, post ties detruo. Skizo de William Ellis laŭ desegnaĵo de P. H. Witton.

Je la 2-a posttagmeze de la 16-a de julio, la tumultuloj eliris el Birmingham kaj iris direkte al Kings Norton kaj al la kapelo Kingswood. Oni taksis, ke unu el la grupoj de tumultuloj nombris 250 aŭ 300 homojn. Ili bruligis farmodomon en Warstock kaj sekve atakis kaj rabis la domon de S-ro Taverner. Kiam ili atingis Kingswood en Warwickshire, ili bruligis la disidentan kapelon kaj la apudan loĝejon. Birmingham estis tiam tute malaktiviĝinta urbo : neniu urbano plu laboris[33].

Laŭ tiutempaj raportoj, la lasta notinda atako de la homamaso okazis ĉirkaŭ la 8-a posttagmeze de la 17-a de julio. Proksimume 30 el la plej persistemaj ribeluloj atakis la domon de William Withering, anglikanan membron de la Luna Societo. Withering, helpe de grupo da dungitaj homoj, tamen sukcesis repuŝi ilin[34]. Kiam la armeo fine alvenis por subpremi la ribelon, plejmultaj tumultuloj estis jam dispeliĝintaj, kvankam restis onidiroj pri la detruo de domoj en Alcester kaj Bromsgrove[35].

Entute kvar disidentaj kapeloj estis severe difektitaj aŭ tute bruligitaj. 27 domoj estis atakitaj, multaj el ili rabitaj kaj bruligitaj. La tumulto, kiu origine celis la partoprenantojn de la tagmanĝo pri la franca revolucio, fine etendiĝis kaj koncernis ĉiuspecajn disidentojn, sed ankaŭ membrojn de la Luna Societo[36].

Sekvoj kaj procesoj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo de James Gillray mokante la tagmanĝon de la 14-a de julio.

Joseph Priestley kaj aliaj disidentoj akuzis la registaron pri la tumultoj, kredante ke William Pitt kaj liaj subtenantoj instigis ilin. Tamen evidentiĝas el tiamaj dokumentoj, ke la tumultoj estis fakte organizitaj de lokaj oficialuloj de Birmingham. Kelkaj tumultuloj agis laŭ kunordigita, harmonia maniero, kaj estis ŝajne estritaj de lokaj oficialuloj dum la atakoj, tiel ke aperis duboj pri ebla antaŭpensado de la ribelo. Pluraj disidentoj malkovris, ke la atako de iliaj domoj estis jam planita plurajn tagojn antaŭ la tumultoj, kaj ili do suspektis, ke ekzistis antaŭpreparita listo de viktimoj[37]. La "disciplinema kerno de la tumultuloj", kiu nombris proksimume 30 homojn, gvidis la homamason kaj restis sobra ĝis la fino de la tumultoj. Male de centoj da aliaj tumultuloj, ili montriĝis nekorupteblaj de siaj viktimoj[38].

Supoze ke ekzistis antaŭfarita plano de la anglikana elito de Birmingham por ataki la disidentojn, ĝi certe estis ellaborita de Benjamin Spencer, loka pastoro, de Joseph Carles, juĝisto kaj bienulo, kaj de John Brooke, advokato, inspektoro kaj subŝerifo[39]. Kvankam ili ĉeestis la komencon de la tumulto, Carles kaj Spencer neniel provis aresti la ribelulojn, kaj Brooke ŝajne gvidis ilin ĝis la kapelo New Meeting. Laŭ pluraj atestantoj, "la magistratoj promesis protekton al la tumultoj, kondiĉe ke ili limigu siajn atakojn al kunvenejoj kaj ŝparu homojn kaj bienojn"[40]. Tiuj lokaj magistratoj cetere rifuzis aresti iun ajn tumultulon, kaj eĉ liberigis tiujn, kiuj estis arestitaj[41]. Kiam la brita registaro petis procesadon de la ĉefaj instigintoj de la ribelo, la samaj oficialuloj videble obeis malvolonte. Kiam oni finfine trudis ilin organizi la proceson, ili timigis atestantojn kaj plurfoje mokis la proceduron[42]. Nur deksep el la kvindek akuzitaj tumultuloj spertis proceson. Kvar estis kondamnitaj, kaj unu el ili ricevis oficialan pardonon. Du estis pendumitaj, kaj la kvara estis transportita al la karcerkolonio Botany Bay. Priestley kaj aliaj disidentoj tamen opiniis, ke tiuj homoj estis kondamnitaj ne nur pro la partopreno en la tumulto, sed ĉefe ĉar "ili estis famaĉaj personoj laŭ pli ĝenerala vidpunkto"[43].

Titolpaĝo de la Alvoko al la Publiko Pri la Tumultoj de Birmingham fare de Priestley (1791).

Kvankam li devis sendi militistojn al Birmingham por subpremi la tumulton, reĝo Georgo la 3-a faris la jenan komenton : "mi ne povas malhelpi senti ĝojon pro tio, ke Priestley suferis pro la doktrinoj, kiujn li kaj lia partio enkondukis, tiel ke la popolo nun vidas ilin sub ilia aŭtenta lumo"[44]. La brita registaro postulis, ke la kulpuloj monkompensu la domaĝojn al la bienoj de la viktimoj : la tuta monsumo estis taksita je 23 000 pundoj. La proceso tamen daŭris multajn jarojn, kaj plejmultaj viktimoj ricevis nur malgrandan parton de la valoro de siaj bienoj[45].

Post la tumultoj, Birmingham estis laŭ la industrialisto James Watt "dividita en du partiojn, kiuj morte abomenas unu la alian"[1]. Priestley unue intencis reveni al la urbo kaj eldiri predikon pri la bibla verso "Patro pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras". Liaj amikoj tamen konvinkis lin, ke tio estus tro danĝera[46]. Li anstataŭe decidis verki Alvokon al la Publiko Pri la Tumultoj de Birmingham :

Mi naskiĝis kiel anglano samkiel vi ĉiuj. Laborante kiel Disidento, malgraŭ civilaj rektriktoj, mi longe kontribuis per mia porcio al la subtenado de la registaro, kaj supozis ke mi ĝuis la protekton de ĝiaj konstitucio kaj leĝoj por mia heredaĵo. Sed mi grave senreviĝis ; kaj same vi sentus vin se, kiel mi, vi kiale aŭ senkiale estus sufiĉe malbonŝanca por sperti popularan malamon. Ĉar tiukaze, kiel vi konstatis en mia kazo, sen iu ajn formo de proceso, sen iu ajn indico de via krimo, aŭ de via danĝero, viaj domoj kaj ĉiuj viaj bienoj estos eble detruitaj, kaj vi eble ne estos sufiĉe ŝanca por konservi vian vivon samkiel mi... Kio do estas la malnovaj francaj "lettres de cachet" aŭ la hororoj de la freŝdate detruita Bastille kompare kun tio ?[47]

La tumultoj evidentigis, ke la anglikana ĝentilhomaro de Birmingham ne hezitis perforte ataki tiujn disidentojn, kiujn ili konsideris kiel eblajn revoluciulojn. Ili cetere ne hezitis arigi malfacile kontroleblan homamason malgraŭ evidenta risko[48]. Multaj el la atakitoj preferis forlasi Birmingham, tiel ke la urbo fariĝis notinde pli konservativa post la tumultoj[48]. La lastaj subtenantoj de la franca revolucio decidis ne organizi tagmanĝon por celebri la okupon de la fortreso Bastille en la sekva jaro[48].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Citita en Rose, 83.
  2. Rose, 70–71; Schofield, 263–64.
  3. Qtd. in Rose, 70.
  4. Rose, 70–71.
  5. Sheps, 50; Priestley, 6–12.
  6. Hutton, 158–62.
  7. Rose, 71; Sheps, 51–52; Schofield, 269–77.
  8. Schofield, 268–69.
  9. Rose, 72; Schofield, 277–83.
  10. Rose, 72; Schofield, 283.
  11. Sheps, 47–50; Thompson, E.P. The Making of the English Working Class. New York: Vintage (1966), 73–75.
  12. Rose, 70.
  13. Schofield, 266.
  14. 14,0 14,1 Butler, "Introduction", 1.
  15. Butler, "Introduction", 3.
  16. Butler, "Introduction", 1-4.
  17. Citita en Butler, "Introduction", 1.
  18. An authentic account of the riots in Birmingham, 2.
  19. Rose, 72; Schofield, 283–84.
  20. Rose, 72–73; Sheps, 55–57; Schofield, 283–84.
  21. 21,0 21,1 21,2 Rose, 73.
  22. Rose, 73; Schofield, 284–85; Maddison and Maddison, 99–100.
  23. Rose, 73; Schofield, 284–85.
  24. Rose, 83.
  25. Citita en Rose, 73; vd. ankaŭ Schofield, 284–85; Maddison and Maddison, 100.
  26. Priestley, 30.
  27. Rose, 73; Schofield, 284–85; Maddison and Maddison, 101–02.
  28. Rose, 73–74.
  29. 29,0 29,1 29,2 Rose, 74.
  30. Rose, 74; Schofield, 287.
  31. Hutton, 200.
  32. Rose, 74–75.
  33. 33,0 33,1 Rose, 75.
  34. Rose, 75–76.
  35. Rose, 76.
  36. Rose, 76; Sheps, 46.
  37. Rose, 78–79; Schofield, 287.
  38. Rose, 79.
  39. Rose, 80; Schofield, 285.
  40. Rose, 81; vidu ankaŭ Schofield, 285.
  41. Rose 81; Schofield, 285–86.
  42. Rose, 82; Schofield, 288–89.
  43. Qtd. in Rose, 82.
  44. Citita en Gibbs, F. W. Joseph Priestley: Adventurer in Science and Champion of Truth. London: Thomas Nelson and Sons (1965), 204.
  45. Rose, 77–78.
  46. Schofield, 289.
  47. Priestley, viii-ix.
  48. 48,0 48,1 48,2 Rose, 84.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • —. An Authentic Account of the Riots in Birmingham, also . . . the trials of the Rioters. Birmingham, n.p.: 1791. Eighteenth Century Collections Online.
  • —. Views of the Ruins of the Principal Houses Destroyed during the Riots at Birmingham. London: J. Johnson, 1791.
  • Butler, Marilyn, ed. Burke, Paine, Godwin, and the Revolution Controversy. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. ISBN 0-521-28656-5.
  • Hutton, William. "A Narrative of the Riots in Birmingham, July 1791". The Life of William Hutton. London: Printed for Baldwin, Cradock, and Joy, Paternoster Row; and Beilby and Knotts, Birmingham, 1816.
  • Maddison, R. E. S. and Francis R. Maddison. "Joseph Priestley and the Birmingham Riots." Notes and Records of the Royal Society of London 12.1 (Aŭgusto, 1956): 98–113.
  • Martineau, Dennis. "Playing Detective: The Priestley Riots of 1791." Birmingham Historian 12–13 (1997): 11–18.
  • Priestley, Joseph. An Appeal to the Public on the Subject of the Riots in Birmingham. Birmingham: Printed by J. Thompson, 1791. Google Books.
  • Rose, R. B. "The Priestley Riots of 1791." Past and Present 18 (1960): 68–88.
  • Schofield, Robert E. The Enlightened Joseph Priestley: A Study of His Life and Work from 1773 to 1804. University Park: Pennsylvania State University Press, 2004. ISBN 0-271-02459-3.
  • Sheps, Arthur. "Public Perception of Joseph Priestley, the Birmingham Dissenters, and the Church-and-King Riots of 1791." Eighteenth-Century Life 13.2 (1989): 46–64.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.