Tumultoj Hep-Hep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Michael Voltz, Grafiko de Hep-Hep- tumultoj en Frankfurt am Main, 1819

La Hep-Hep-tumultojTumultoj Hep-Hep estis kontraŭjudaj tumultoj en 1819 en multaj urboj de la Germana Federacio, en Prago, Graz, Vieno, sed ankaŭ en Amsterdamo, Kopenhago, Helsinko, Krakovo kaj malgrandaj lokoj en Pollando.

La tumultojn gvidis ĉefe metiistoj, vendistoj, studentoj, kiujn trafis malfavore la egalrajtiĝo de la judoj. Mortis multaj judoj kaj neniiĝis judaj posedaĵoj.

Nomo

Oni ne povas klarigi la originon de Hep-hep, sed tio estis la batalkrio de la kontraŭjudaj elementoj. Eble tio venas el germana paŝtita krio, aŭ el "hebreoj". Oni ligis al hep la latinan eldiron "Hierosolyma est perdita", sed tiu origino estas la plej malverŝajna, ĝi estas retro-akronimio.

Evento

La nokton de la 2-a de aŭgusto 1819 atendis en Würzburg homamaso el studentoj kaj civitanoj la ŝatatan profesoron Behr, por festi lian agadon kontraŭ la Bavaria juda edikto de 1813. Same partoprenis la apoganto de la juda emancipo, la konata profesoro Sebald Brendel. Tio kaŭzis la tumulton, ĉar oni volis kapti kaj bati lin. La tumulton eluzis la vendistoj por detrui vendejon kaj aliajn posedaĵojn de la konkuraj judaj vendistoj.

Sekva tago, urba pilicisto defendis loĝejon de bankisto Hirsch [hirŝ], dume pafante jud-malamikan vendiston Konrad. Post tio, la perforto disvastiĝis kaj povis tion bridi nur la bavaria armeo, post tri tagoj.

La disvastixgon de la kontraŭjudaj eventoj helpis la ĵurnaloj kaj en aŭgusto la tumultoj disvastiĝis en la tuta Germana Federacio.