Tumultoj en Francio en 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokoj de perforto dum tumultoj

Eventoj

Tumultoj kaj aliaj formoj de perforto, kiuj komenciĝis en ĉirkaŭurboj de Parizo la 27-an de oktobro 2005, daŭras jam sinsekve dum dek tri noktoj, kaj disvastiĝis al aliaj francaj urboj. La tumulton spronis la mortoj de du adoleskantoj el Clichy-sous-Bois, malriĉa komunumo en orienta suburbo de Parizo. Ili mortis, ĉar ili kaŝis sin en elektra transformilo, kie kurento-bato mortigis ilin. Ili fuĝis de policistoj. La ministroj Dominique de Villepin kaj Nicolas Sarkozy deklaris, ke temas pri junaj krimuloj, sed tio ne jam estas pruvita. La perforto disvastiĝis al la regionoj Île-de-France (Seine-et-Marne, Val-d'Oise, Yvelines) kaj je 3-a de novembro al ĉiuj 15 de la plej grandaj urboj de Francio.

Brulanta aŭto en Strasburgo

La tumultoj ĉefe estas amasaj brulatencoj de veturiloj kaj konstruaĵoj, sed ankaŭ okazis bataloj inter civitanoj (ĉefe malriĉaj junuloj) kaj la francaj policistoj. Ĝis nun, unu viro estis mortigita, miloj da veturiloj estas bruligitaj kaj pli ol 1600 da homoj estas arestitaj. La 8-an de novembro, Jacques Chirac deklaras krizostaton, anoncante elirmalpermesojn por kvietigi tumultojn dum ondo de perforto. Malgraŭ novaj reguloj, tumultoj daŭris dum postaj du noktoj. La 9-an de novembro kaj la posta mateno, lernejo estis bruligita en Belfort, kaj estis perforto en Tuluzo, Lillo, Strasburgo, Marsejlo kaj Liono, kie atencoj ĉe elektrocentraloj kaŭzis nigrumojn en la urboj. Krome la tumultoj okazis en Belgio kaj Germanio (Berlino).

Ekde la 8-a de novembro, la tumultoj regule malkreskiĝis. Temis pri la plej granda ribelo de Majo 1968 en Francio. De Februaro 2006, la junaj manifestaciadoj kontraŭ la starigo de leĝo pri la CPE (Contrat Première Embauche, t.e. aranĝo de la leĝoj pri la unua dungo) ankaŭ kreas multajn tumultojn.

Kunteksto

Kontribuis al streĉiĝo de la etoso la deklaroj de Nicolas Sarkozy, ministro pri la internaj aferoj, kiu dufoje uzis insultajn esprimojn por indiki sian deziron forigi la krimecon el la ĉirkaŭurboj per policaj metodoj.

Reagoj

Post 13 tagoj da perfortaĵoj, la franca registaro enkondukis elirmalpermeson en la kvin plej damaĝitaj regionoj. Tiun ĉi leĝo lastfoje uzis la franca registaro en 1955 dum la Alĝeria milito, kaj ĝi tiam ebligis fortajn atencojn al la individua libereco.

Kvankam ili kondamnas la perfortaĵojn, diversaj maldekstraj partioj kaj sindikatoj ligas ilin kun la politiko de la registaro, kaj postulas la demision de Nicolas Sarkozy.

Lilian Thuram, membro de la Granda konsilio de la integriĝado kaj sportisto, grave kondamnis la parolojn de SARKOZY, dum fama gazetara konferenco, la 8-a de novembro : artikolo franclingva pri tio.

Eksteraj ligiloj