Tuněchody
| Tuněchody | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Vilaĝo | ||
| Lando | Ĉeĥio | ||
| Regiono | Pardubice | ||
| Distrikto | Chrudim | ||
| Fondita en | 1349 (la unua skriba mencio) | ||
| Poŝtkodo | 537 01 | ||
| Retpaĝaro | http://www.tunechody.cz/ | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 599 (01.01.2012) | ||
| Geografio | |||
|
|
49°58′50″N 15°50′11″O / 49.98056°N, 15.83639°OKoordinatoj: 49°58′50″N 15°50′11″O / 49.98056°N, 15.83639°O | ||
| Alto | 237 m | ||
|
|||
Vilaĝo Tuněchody situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Chrudimka, 5 km norde de la urbo Chrudim, ĉe neĉefa ŝoseo inter Pardubice kaj Chrudim. En la vilaĝon oni povas veturi buse el Pardubice kaj el Chrudim aŭ per trajno en linio Moravany - Chrudim.
Enhavo |
Vidindaĵoj[redakti]
Preĝejo[redakti]
Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo De Sankta Johano Baptisto el la jaro 1350, baroke rekonstruita en la jaro 1690. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj fortika prisma turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo kaj navo estas apogataj per pilieroj, sur suda flanko estas sela portalo, sur orienta flanko de la sakristio estas pintarka portalo, sur preĝeja frontalo kun anguloj ornamitaj per pilastroj estas ŝtonaj barokaj statuoj de Sankta Johano Baptisto, Johano Nepomuka kaj de Johano Evangeliisto. En presbiterejo kaj navo estas krucformaj volboj, en norda vando estas sankta ŝranko kun trifolia supraĵo, en sakristion iras ŝtona sela portaleto. La sakristio estas ankaŭ kruce volbita. Volbo en subturejo estas barela. Instalaĵo estas novgotika kun plastikaĵoj de A. Sucharda, aparte atentinda estas stana baptujo kun ornamentalaj kaj figuraj reliefoj el la jaro 1611.
Bieno[redakti]
Bieno n-ro 34 fieras per baroka pordego.
Fortikaĵeto[redakti]
Sude de la vilaĝo estas monteto Habrov, kie en la 14-a kaj 15-a jarcentoj staris fortikaĵeto.
Biciklismaj traceoj[redakti]
Trans Tuněchody gvidas traceoj:
- 4112: Horní Bradlo – Křižanovice – Slatiňany – Chrudim – Sezemice kaj
- 4177: Samařov – Smrkový Týnec – Škrovád – Kunčí – Kočí – Tuněchody
Bibliografio[redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo (ĉeĥe)
- Paĝaro de mikroregiono Chrudim (ĉeĥe)
- mapo
- Militista pietloko (ĉeĥe)

