Tundropipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tundropipio
Tundropipio
Tundropipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. gustavi'
Anthus gustavi
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tundropipio (Anthus gustavi) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en la tundro de norda Azio, orienten de Rusio. Ĝi estas longdistanca migranta specio kiu moviĝas vintre al Indonezio. Rare en septembro kaj oktobro. La Tundropipio povas esti observata en okcidenta Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

A. gustavi estas malgranda pipio, kiu iom similas al nereproduktanta Ruĝgorĝa pipio. Tiu specio estas tre strieca brune supre, kun blankecaj dorsostrioj, kaj kun nigraj markoj en la blankeca ventro (ĉefe ĉe flankoj) kaj sablokolora brusto sube. La kruroj estas mallongaj kaj rozkolorecaj. Ĝi povas esti distingebla el la Ruĝgorĝa pipio pro sia pli fortika beko, pli blankaj dorsostrioj, kaj kontrasto inter sia sablokolora brusto kaj blanka ventro.

Tiu specio piediras inter longa herbaro, kaj malpretas forflugi eĉ se estas ĝenata. Ties alvoko estas distinga elektreca zip. Kvankam la alvoko estas ĝenerale nehelpa por identigi pipiojn, tiu specio alvokas malpli ol plej parto. Tio, kombine kun ties kaŝema kutimaro, faras tiun specion malfacile trovebla kaj identigebla for de siaj reproduktaj teritorioj ĉe la Arkto.

Probable la plej bona rigardejo en okcidenta Eŭropo por vidi tiun raran specion estas Insulo Fair, Ŝetlandoj. Manko de ŝirmejoj en tiu malgranda insulo faras tiun kaŝeman paserinan birdon pli facile trovebla.

La reprodukta habitato estas marĉa tundro, malferma arbaro aŭ marĉoj. La nesto estas surgrunda, la ino demetas 4–5 ovojn. Tiu specio estas insektovora, kiel siaj parencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53136, Anthus gustavi, 9a Majo 2006. Malplej zorgiga.