Tunelbora maŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
modelo

La tunelbora maŝino (TBM) estas maŝino, kiu estis evoluigita por konstruado de tuneloj. Ĝi estas precipe konvena por grundoj kiel argilo, sed ankaŭ en rokoj, kie ne eblas eksplodigi. La borkapo havas la diametron de unu ĝis 15 m. La instalaĵo povas longi - post la borkapo - eĉ ĝis 200 m.

La borado okazas per rotaciaj tranĉaj radoj, sub premo. Oni devas samtempe fortigi la estiĝintan tunelon per ŝprucbetono aŭ alimetode.

La antaŭo de la borkapo estas dividita akvoreziste disde la posta porta parto, por ke oni povu bori eĉ en akva medio (ekzemple sub riveroj aŭ akvoriĉa, akvokonduka rokaĵo). Tiam la antaŭa parto staras sub tropremo.

Okaze de tro loza grundo (sablo aŭ ŝlima grundo) oni fortigas la grundon per likva nitrogeno aŭ speciala ŝaŭmo.

Historio, produktado[redakti | redakti fonton]

En la tuta mondo ekzistas nur kelkaj firmaoj, kiuj povas produkti tiajn maŝinojn. En Germanio Herrenknecht AG kaj Wirth GmbH; Robbins en Usono, Lovat en Kanado kaj Mitsubishi, IHI, Kawasaki kaj Hitachi en Japanio.

La unua uzo de bormaŝino okazis en la orienta Usono, ĉe konstruo de Hoosac-tunelo (1853). Uzo de la maŝino malpliigis la labordanĝerojn (eksplodojn per nigra pulvo; uzo de martelo kaj ĉizilo). La prezento por la ĵurnalistoj finiĝis post 15 minutoj: la tranĉa ĉizilo el gisfero montriĝis tro mola kaj la vapormaŝino tro malforta por pelado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]