Tunelo Guoliang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunelo Guoliang
vojtunelo
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Henano
Situo
Geografia situo 35° 43′ 52″ N, 113° 36′ 14″ O (mapo)35.7311113.604Koordinatoj: 35° 43′ 52″ N, 113° 36′ 14″ O (mapo)
Tunelo Guoliang (Ĉinio)
Tunelo Guoliang (Ĉinio)
DEC
Tunelo Guoliang
Tunelo Guoliang
Situo de Tunelo Guoliang
Map
Tunelo Guoliang
vdr

La Tunelo Guoliang estas enĉizita vojo ĉe kaj tra monto en Ĉinio. La tunelo situas en la Montaro Taihang en Provinco Henan, Ĉinio. Fotoj pri la vojo estas ofte konfuzitaj kun "Vojo de la Morto" en Bolivio.

La tunelo estis konstruita al la vilaĝo Guoliang, situanta en valo. En 1972, grupo de vilaĝanoj decidis - gvidita de Ŝen Mingksin - ĉizi vojon en la monton. Ili akiris monon por aĉeti martelojn kaj ŝtalajn ilojn. La laboron komencis 13 vilaĝanoj. La tunelo longas 1,2 km, altas 5 m kaj larĝas 4 m. Kelkaj vilaĝanoj mortis en akcidento dum la laboro. La tunelo estis malfermita al trafiko la 1-an de majo 1977.