Tunizia ribelo en 2010-2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manifestacio helpe de la Tunizia protestado okazinta en Nantes, Francio, la 15an de januaro, 2011.
Tuniziaj soldatoj funkciantaj kiel policanoj

Ekde decembro de 2010 ĝis januaro de 2011, grandaj sociaj ribeloj kontraŭ la senlaboreco, la malbonaj vivkondiĉoj, la koruptado kaj la policaj perfortoj en Tunizio kondukas eliron de la ŝtata prezidanto Zine El Abidine Ben Ali la 14-an de januaro ekster la lando, lasante la povon al la ĉefministro Mohamed Ghannouchi[1],[2],[3], kiu la sekvan tagon transdonas ĝin laŭkonstitucie al la parlamenta prezidanto Fouad Mebazaâ.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Post sia studado, milita en Francio kaj inĝeniera en Usono, la ĉefministro Ben Ali eksoficigas en novembro 1987 la prezidento Burgiba' pro kadukegeco kaj li mem estas elektita prezidento la 2-an de aprilo de 1989 kun 99,27% de la voĉdonoj.

Francio, la pasinta kolonia potenco, kaj Usono laŭdas kaj subtenas sian reĝimon pro supoza disvolviĝo de la tunizian ekonomion kaj subpremado de la islamismon sed ĝi atencas la publikajn liberecojn, blokas parolliberecon kaj lasas malriĉeco kaj senlaboreco ampleksiĝi. Dum li subskribas liberkomercismajn traktatojn kun Eŭropa Unio, grandaj strikoj okazadas, aparte en la Gafsa regiono en 2008.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La fajrero[redakti | redakti fonton]

La juna Mohamed Bouazizi, 26 jaraĝa, estas lokŝanĝa vendisto de fruktoj kaj legomoj en la urbo Sidi Bouzid, Tunizio, ĉar li ne povas trovi laboron respondan al liaj diplomoj. La aŭtoritatularo konfiskas plurfoje sian vararon. La 17-a de decembro 2010, li fajre sinoferas antaŭ la registara domo, kaj mortiĝas la 4-an de januaro 2010.[4]

Poste al la bazaj kialoj de protestoj aldoniĝas malkontento pro koruptado ĉe la familio de la prezidanto (edzino) konita per la diskonigo de la informoj de WikiLeaks.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Fine de decembro okazas manifestaciaj protestoj kaj bataloj kontraŭ polico, kie mortas ĝis 30 junuloj (50 laŭ la opoziciantoj)[5].

En Tunizon la 12an de januaro estis enigitaj armeaj trupoj, kion kaŭzis amasaj tumultoj.[6] La prezidanto Zine El Abidine Ben Ali eksigis ministron pri internaj aferoj kaj liberigis ĉiujn kaptitajn dum tumultoj. Tamen malgraŭ elirblokado daŭras protestoj kaj interpuŝiĝoj kun polico, en kiuj vespere pereis 1 homo.[7]

La 13-an de januaro la armeo komencas agadi kontraŭ manifestaciantoj.[8] Samtage la tuniza prezidanto Zine El Abidine Ben Ali deklaris en sia televida alparolo, ke li malpermesis pafi en protestantojn. Ankaŭ li promesis malaltigi prezojn de ĉefaj manĝaĵoj, malseverigi cenzuron en Interreto kaj komprenigis, ne li ne plu kandidatiĝos kiel prezidanto.[9]


15-a de januaro 2011
  • La Konstitucia konsilio de Tunizio deklaris, ke la prezidanto de la lando Zine El Abidine Ben Ali estis eksigita kaj portempa ŝtatestro, laŭ la konstitucio, iĝis parlamentestro Foued Mebazaa. Samtage la eksprezidento fuĝis el la lando kun sia familio; laŭ ne konfirmitaj informoj el franca registaro la edzino de la prezidento kunportis unu kaj duonon de tunoj da oro el la nacia banko.
17-a de januaro 2011
  • En Tunizio estis formita la portempa koalicia registaro sub gvido de Mohamed Ghannouchi. Tuj estis deklarite pri liberigo de ĉiuj politikaj prizonuloj, enkonduko de novaj liberoj por amaskomunikiloj kaj abolicio de malpermeso pri agado de la ĉefa rajtdefendanta organizaĵo de la lando — Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj. Tamen protestoj daŭras ĉar el 20 ministroj de la nova registaro 12 apartenas al la partio de la eksa prezidento. Sekve tri novaj ministroj demiziis la sekvan tagon, nome la 18an de januaro. Ĝis tiam decembre kaj januare jam mortis 78 personoj laŭ la oficiala versio kaj 120 laŭ aliaj fontoj.
  • La 19-a de januaro estis arestitaj 33 parencoj de la fuĝinta prezidanto Zine El Abidine Ben Ali. Oni kulpigas ilin pri "krimoj kontraŭ patrujo".[10]
20-a de januaro 2011
  • Dum la unua kunsido de la tunizia ministraro subestre de Foued Mebazaa estis deklaritaj: amnestio por ĉiuj politikaj prizonuloj, tritaga funebro pri pereintoj dum tumultoj, legalizo de malpermesitaj partioj kaj konfiskado de la tuta havaĵo de la partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo.
  • En Tunizio amaso de protestantoj atakis la oficejon de la partio Konstitucia Demokratia Kolektiĝo, kiun estras la fuĝinta prezidanto Zine El Abidine Ben Ali, sed estis haltigita de militistoj per averta pafado.
  • Diversaj organizaĵoj progresemaj kaj demokratiaj[11] fondas la Fronto de 14-a de januaro kiu fiksiĝas dek-kvar celoj. El tiuj troviĝas: forpeli iaj spuroj de la Konstitucia Demokratia Kolektiĝo, prepari novan konstitucion antaŭ unu jaro, malfondo de la politika polico, rekonstruo de ekonomio neliberala, subteno al la aliaj arabaj popoloj ktp.[12]


24-a de januaro 2011
  • La sindikato ĝenerala de la baza lernado alvokas[13] ekde la 24-a de januaro senliman surlaborlokan strikon de la instruistoj ĝis la disfalo de la provizora registaro pro interalie „la daŭreco, far la neleĝa registaro, ne respondi favore al popola depostulo, ĉiutavole“. La sindikato neprigas „la voĉdonon de konsista konsilio konceptante novan konstitucion kiu enoficigas la ekpasaĵiĝon al demokratio“. Tiu striko estas farita de 90%[14] de la instruistoj.
26-a de januaro 2011
  • Tunizio subskribis internacian arestmandaton por kapto de la eksa prezidanto Zine El Abidine Ben Ali kaj liaj parencoj. Ili estas kulpigataj pri kontraŭleĝa akirado de havaĵoj kaj ellandigo de mono. Samtempe la protestoj etendiĝis al Egiptio kie okazis multaj manifestacioj kaj en Kairo kaj en aliaj urboj: oni petas forigon de la delonge prezidento Hosni Mubarak. La arablingva novaĵa retpaĝaro Aĥbar al-Arab sciigas, ke la filo kaj eventuala postsekvanto de la nuna egipta prezidanto 46-jara Hamal Mubarak antaŭtage vespere fuĝis al Londono (Britio) en aviadilo, kune kun sia familio kaj multaj havaĵoj. Same malaperis multaj altfunkciuloj de la Naci-demokratia partio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. hispane artikolo de la hispana Diario de León
  2. france artikolo de la franca Libération
  3. angle artikolo de la angla BBC
  4. france artikolo Mohamed Bouazizi, symbole d’une contestation sociale sans précédent, est mort el la reta ĵurnalo Maghreb émergent
  5. hispane artikolo de El País
  6. ruse В столицу Туниса ввели войска
  7. ruse Комендантский час не остановил беспорядки в Тунисе
  8. hispane artikolo de El País
  9. ruse Президент Туниса запретил стрелять в демонстрантов
  10. angle Tunisia frees prisoners, says wants break with past
  11. La Ligo de la Maldekstro Laborista, la Movado des Unuiĝistoj Naseristaj, la Movado de la Naciistoj Demokrataj, la Fluo Baasista Maldekstro Sendependa, la Partio Komunista de la Laboristoj Tuniziaj kaj la Partio de la Laboro Patrujista kaj demokrata
  12. france [1]
  13. france Artikolo Le syndicat général de l'enseignement primaire appelle à une grève à partir de demain el gazeto Le temps d'Algérie
  14. france L'express