Tunkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunkás
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97650, 97652
Kodo laŭ INEGI 31 097
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 421
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 53′ N, 88° 45′ U (mapo)20.883333333333-88.75Koordinatoj: 20° 53′ N, 88° 45′ U (mapo) [+]
Alto 15 m
Areo 514,8 km² (51 480 ha)
Horzono UTC -6
Tunkás (Jukatanio)
Tunkás (Jukatanio)
DEC
Tunkás
Tunkás
Situo de Tunkás
Tunkás (Meksiko)
Tunkás (Meksiko)
DEC
Tunkás
Tunkás
Situo de Tunkás

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tunkás Municipality [+]
vdr

Tunkás estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tunkás. La komunumo situas en la centra parto de Yucatán en la regiono 4 "Centro". La regiono "Centro" limas norde al la regiono 3 "Litoral Centro", oriente al la regiono 1 "Litoral Oriente", sude al la regiono 5 "Centro Sur" kaj okcidente al la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31097.

La situo de la regiono 4 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3421 loĝantojn. El tiuj estis 1698 viroj kaj 1723 virinoj. La komunumo havas surfacon de 514,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 15 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 104,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2327 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1805 scipovis legi kaj skribi kaj 521 personoj estis analfabetoj. Do 22,39% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3528 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1981 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 56,2% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]