Tuonela

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La patrino de Lemminkäinen pentraĵo fare de Akseli Gallen-Kallela , kun ŝia filo, en Tuonela, laŭ la Kalevala

Tuonela estas la submonda regno de morto aŭ submondo en Finnlanda kaj Estonia mitologioj. Tuonela, Tuoni, Manala kaj Mana estas uzataj sinonime. En Estonia mitologio, ĝi estas nomata ToonelaManala.

Tuonela estas konata ĉefe pro sia aspekto en la Finna nacia epiko Kalevala. En la 16a kanto de Kalevala, Väinämöinen, ŝamana heroo, veturas al Tuonela serĉi la konon pri morto. Survoje li trafas la boatisto (simila al Karono), nome junulino Tuonen tytti, aŭ Tuonen piika (morta virno), kiu prenas lin super la rivero Tuoni. En la insulo Tuoni, tamen, li ne ricevas la serĉitan konon kaj klopodas fuĝi. Post sia reveno li malbenas ĉiun ajn kiu klopodas eniri la lokon viva.

Tuonela estis uzata kiel traduko de la greka vorto ᾍδης (Hadeso) en Finnaj tradukoj de la Biblio. Ĉe Kristanismo ĝi estis ofte interpretata kiel loko de la morto antaŭ la Lasta juĝo.