Tupamaro
El Vikipedio
La Tupamaroj aŭ Tupamaros, kompleta nomo en la hispana Movimiento de Liberación Nacional – Tupamaros (MLN-T, Movado pri liberado nacia – Tupamaroj) estis gerila movado de Urugvajo, estiĝinte el sindikatismo. De 1963 ĝis la 1970-aj jaroj la tupamaroj agis rezistance kaj kontraŭleĝe, ekde 1985 kiel politika partio.
Poste multaj eks-tupamaroj eniris en la normalan politikan agadon.
La 29-an de novembro 2009 la eks-tupamaro José Mujica estis elektita prezidanto de la respubliko de Urugvajo.
Filmo [redakti]
- Constantin Costa-Gavras: État de siège (Stato de sieĝo, 1972)
Bibliografio [redakti]
- Labrousse, Alain: Die Tupamaros: Stadtguerilla in Uruguay. (La tupamaroj: urba gerilo en Urugvajo) Munkeno: Hanser 1971. ISBN 3-446-11419-X