Tupia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tupia lingvo
(Tupynã'mbá), Nhe'engatú, Abá Nhe'enga
Parolata en Brazilo
Denaskaj parolantoj 0
Skribo latina
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tpw aŭ tpn
v  d  r
Information icon.svg

La tupia lingvo, ankaŭ nomata tupinambaoantikva tupio, estas morta indiana lingvo kiu estis parolata en Brazilo de Rio-de-Ĵanejrio ĝis Maranjo. La lingvo estis parolata kiel gepatra lingvo origine de la indianoj Tupinambaoj kaj Tupinikioj kaj post ankaŭ de brazilanoj, do la portugala lingvo en tiu epoko havis en Brazilo nur administran statuson.

Kontraŭe al kelkaj disvastiĝintaj nesciencaj asertoj, ja temis pri unu lingvo, ne pri grupo de dialektojlingvoj parolataj en Sudameriko nek pri artefarita lingvo. La libro estis dokumentita inter la jaroj 1550 kaj 1750 de eŭropaj pastroj, kiuj skribis gramatikojn kaj lernolibrojn pri ĝi kaj tradukis al ĝi katekizajn tekstojn. Kvankam la pastroj dokumentadis la Tupinambaon sekvante la gramatikan nomenklaturon de la eŭropaj klasikaj lingvoj, la lingvajn dokumentojn kiujn ili antaŭsavis al ni eble simetrias al la lingvo kiu estis parolata de la popoloj Tupinambao kaj Tupinikio. Kontraŭ la malfeliĉaj asertoj laŭ kiuj Tupinambao ne estis lingvo apartenanta al unu tribo, antaŭ estis leksikona unuformigo de diversaj dialektoj, fiksitaj en la gramatikoj de pastroj kiel José de Anchieta kaj de aliaj jezuitoj, Barbosa (1956) nin atentigas ke en siaj propaj verkoj la pastroj informis pri lokalaj variantaj formoj de Tupiaj dialektoj aŭ similaj formoj de aliaj Tupiaj lingvoj. Legu pri tio la bonegan tekston de Barbosa, 1956).

La tupia lingvo male estis lingvafrankao en Brazilo ĝis la 18-a jarcento, kiam la portugala (ĉefministro) Markizo de Pombal malpermesis ĝian uzon en lernejoj kaj dokumentoj kaj deklaris la portugalan la oficiala lingvo de Portugalio (kaj sekve de Brazilo) en 1758 (antaŭe en Portugalio oni uzis la latinon flanke al la portugala en oficialaj dokumentoj).

Esperantaj vortoj el la tupia[redakti | redakti fonton]

Anchieta, José de. Arte de gramática da língua mais usada na costa do Brasil. Ed. da Bibliotéca Nacional do Rio de Janeiro. Rio de Janeiro : Imprensa Nacional, 1933. Facsímile da 1. ed. (1595).

Pro la longa disvastigo de la Tupinambao, estas hodiaŭ en la portugala lingvo pluraj vortoj kiuj devenas el la Tupia.


La Patro nia en Tupinambao:

Oré rub, ybákype tekoar,
I moetepýramo nde rera t'oîkó.
T'our nde Reino!
T'onhemonhang nde remimotara ybype
Ybákype i nhemonhanga îabé!
Oré remi'u, 'araîabi'ondûara,
eîme'eng kori orébe.
Nde nhyrõ oré angaîpaba resé orébe,
oré rerekomemûãsara supé oré nhyrõ îabé.
Oré mo'arukar umẽ îepé tentação pupé,
oré pysyrõte îepé mba'ea'iba suí.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

BARBOSA, Pe. A. Lemos. Curso de Tupi Antigo: Gramática, Exercícios, Textos. Rio de Janeiro: Livraria São José, 1956.

NAVARRO, Eduardo de Almeida. Método moderno de Tupi antigo. São Paulo: Editora Global, 2004

Bibliografio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]