Tupua Tamasese Tupuola Tufuga Efi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tupuola Taisi Tufuga Efi
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de marto 1938(nun 1938-03-01) (do nun 86-jara)
en Samoo
Ŝtataneco Samoo vd
Alma mater Viktoria Universitato de Velingtono vd
Partio Christian Democratic Party vd
Familio
Patro Tupua Tamasese Meaʻole vd
Patrino Noue Irene Gustava Ta'isi Nelson vd
Profesio
Okupo politikisto vd
ŝtatestro (samoe O le Ao o le Malo) de Samoo
Dum 2007 – 2017
Antaŭulo Malietoa Tanumafili II
Sekvanto Tuimaleali'ifano Va'aletoa Sualauvi II
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tupuola Taisi Tufuga Efi estas samoa politikisto. Li naskiĝis en la 1a de marto de 1938, do nun estas 86-jara. De 2007 ĝis 2017 li estis la ŝtatestro (samoe O le Ao o le Malo) de Samoo. Antaŭe li jam dufoje estis ĉefministro de la lando.

Efi apartenas al unu el la nobelaj familioj de Samoo kaj portas la honorajn titolojn „Tamasese“ kaj „Tafaifa Tui Aana“. Post ricevo de la honora titolo „Tupuola“ li iĝis membro de la "konsilio de vicantoj", malgranda grupo el membroj de la altnobelaj familioj de Samoo, kiuj per tiu membreco aŭtomate iĝas ŝtataj vicprezidantoj.

La Homrajtprotekta Partio estis kunfondita en majo de 1979 de Va'ai Kolone kaj de Tofilau Eti Alesana en opozicio al la regado de Tupuola Efi.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asofou So'o. (2005) “The establishment and operation of Samoa's political party system”, Roland Rich, Luke Hambly and Michael G. Morgan: Political Parties in the Pacific Islands. Canberra: Pandanus Books, p. 189.