Turbelarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turbelario)

La turbelarioj akvoturnuloj, vorticvermoj (Turbellaria) estas klaso el divizio platvermoj (Platyhelminthes).

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

La turbelarioj vivas en la tuta mondo, ilia nomformo akvoturnuloj venas el tio, ke la cilia epitelio de la ventra flanko efikigas vorticon, akvoturniĝon. La bestoj estas karnomanĝantoj, nur la plej etaj (maks. 3-milimetraj) specioj estas mikrofagaj, kiuj nutras sin per flagelaj algoj kaj silikaj algoj. La grando de la kaptota predo konformas al elformiĝo de la faringo.

Kelkaj sciencistoj klasifikas la ordojn Acoela kaj Nemertodermata al divizio Acoelomorpha.

Korpokonstruo, vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝia spirado estas difuza, tio estas, ili kapablas akcepti oksigenon tra la tuta korposurfaco. La protoreno sekrecias la superfluan akvon kaj aliajn sekreciaĵojn estiĝintaj dum la ĉela metabolismo. La korpon de la besto traplektas tubeta sistemo, kiu transportas la malkomponaĵojn al la korposurfaco, el la flamĉeloj. La nervosistemo estas centra ganglia nervosistemo, kiun tenas sur la kapa parto unu paro da ganglio. La nervajn faskojn estigas la aksonoj. La akvoturnuloj estas ambaŭseksaj, di iu induviduo entenas samtempe spermatozoojn kaj ovoĉelojn. Sur la kapa parto troviĝas la muskola faringo, la du okulmakuloj (pigmentaj ĉeloj, kiuj sensas la lumfortecon), pli sube la meza intesto, kie sizuas ankaŭ la buŝa aparturo.

Ordoj[redakti | redakti fonton]