Rubandoturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turdus torquatus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubandoturdo
Rubandoturdo
Rubandoturdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. torquatus'
Turdus torquatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ilustraĵo
    ovoj de Turdus torquatus torquatus - Muzeo de Tuluzo

    La Rubandoturdo (Turdus torquatus) estas birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Eŭropo.

    Ĝi estas la montara ekvivalento de la tre rilata Merlo, kaj reproduktiĝas en ravinoj, rokaj areoj aŭ ŝtonaj deklivoj.

    Ili reproduktiĝas en la plej altaj regionoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj ankaŭ en Kaŭkazo. Plej parto de populacioj estas migrantaj, kiu vintras en la regiono de Mediteraneo.

    La Rubandoturdo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj, tervermoj, ronĝuloj, lacertoj kaj beroj. Ili nestumas en arbustoj aŭ inter rokoj, kie la ino demetas kelkajn palbluajn ovojn, kiuj estas makulitaj el bruna koloro, en simpla tasforma nesto.

    Ĝi estas teritoria kaj kutime estas vidata ĉu sola ĉu pare, kvankam ili povas formi izolitajn arojn dum migrado. Kiam ili ne estas reproduktantaj, ankaŭ kelkaj birdoj povas asociiĝi en taŭgaj manĝareoj, kiaj fruktarbo, ofte kun aliaj turdoj. Ili vivas ĝis 8 jarojn.

    La maskla plenkreskulo estas tute nigra escepte pro tre kontrasta blanka duonluno ĉe brusto kaj flaveca beko, anstataŭ flavoranĝa. La flugiloj havas arĝentecan aspekton pro blankaj plumobordoj. Ĝenerale tiu specio estas ne tiom nigra kiom merloj, ĉefe en subaj partoj kiuj aspektas pli ardeznigraj kaj skvamecaj. Temas pri birdo 23 al 24 cm longa kun enverguro de 38 al 42 cm kaj pezo de 90 al 130 g.

    La masklo kantas sian laŭtan kaj plendeman kanton el arboj aŭ rokoj.

    La ino estas simila, sed pli senkolora, kaj junuloj ofte ne havas la brustan duonlunon. Junuloj havas brunajn plumarojn.

    Tiu palearktisa specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko Systema naturae en 1758 laŭ sia ankoraŭ nuna scienca nomo.[1]

    Same kiel ĉe la nome en Esperanto, ankaŭ la scienca nomo aludas la rimarkindan koluman rubandon de la masklo kiel blanka duonluno, devena el la latinaj vortoj turdus, "turdo", kaj torque, "kolumo" (kolringo).

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 169. “T. nigricans, torque albo, rostro fiavescente.”.