Ture Nerman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ture Nerman

Ture NERMAN (naskiĝinta 1886 - mortinta 1969) estis estra sveda komunista politikisto.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Nerman kreskis en la meza klaso de la industria urbo de Norrköping. Lia patro estis librovendisto kaj lia patrino estis unu el la multe pli junaj dungitoj, kiuj naskis de li tri filojn, Tureo kaj liaj du ĝemelaj fratoj, la artisto Einar Nerman kaj la arkeologo Birger Nerman. La juna Nermano voris la librojn el la patra vendejo, ĉefe tiujn pri rakontoj de vakeroj kaj indianoj. Kiam 17-jara, tuj post la fino de mezlernejaj studoj, li forĵetis religiajn ideojn, kaj simbole ĵetis sian biblion en akvon. La forĵeto de religio unue proksimigis lin de socialismo. Li studis en la universitato de Upsalo, kie li ekaktivis en la socialistaj medioj, diskutante pri la rusa revolucio de 1905 kaj pri la disiĝo inter Norvegio kaj Svedio.

En 1907, Tureo Nermano militservis kiel flegisto. Konvinkita kontraŭmilitisto, li estis arestita la postan jaron kun neleĝa kontraŭmilita propaganda materialo. Unue kondamnita al malliberiĝo, li fine devis nur elteni monpunon de 300 kronoj. En 1909, li instaliĝos en Sundsvalo, kie li ekverkis por la socialdemokrata gazeto Nya Samhället (Nova Socio). Li ankaŭ ekpublikigis provokajn poemojn kontraŭ la reĝo de Svedio, la burĝaro kaj la eklezio.

Tureo Nermano aliĝis al la sveda social-demokrata parti, kaj baldaŭ ekaktivis en ĝia maldekstra alo, animita de Zeth Höglund. Li batalis kontraŭ la reformismaj opinioj de la ĉefa partia gvidanto, Hjalmar Branting. En 1912, li akomopanis en Germanio la socialiston Karlo Libkneĥto dum balotkampanjo, kaj amikiĝis kun li. En sia biografio li raportas, ke li estis surprizita kaj impresita de la konstato, ke Libkneĥto parolis la svedan kaj ŝatis kanti kantojn de Bellman.

Dum la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En novembro 1912, Tureo Nermano partoprenis en la eksterordinara kongreso de la socialisma internacio, kiu okazis en Bazelo post la komenciĝo de la Balkanaj militoj. Ĉiuj socialismaj gvidantoj tie esprimiĝis favore al internacia batalo kontraŭ la milito. Nermano estis des pli ŝokita kiam eksplodis la Unua mondmilito, kaj kiam la francaj kaj germanaj socialistoj subtenis siajn respektivajn registarojn. Li subtenis Karlon Libkneĥto, kiu tiam estis la nura germana social-demokrata deputito kiu ne voĉdonis por la militkreditoj.

Komence de 1915, li turneis dum pluraj monatoj en Usono, financante sian vojaĝon per artikoloj por la sveda gazetaro kaj parolante en kunvenoj de skandinavi-devenaj laboristoj. Kunsia kamarado Zeth Höglund, Tureo Nermano reprezentis la svedajn kaj norvegajn socialistojn dum la konferenco de Zimervaldo, en septembro 1915. Revene al Svedio, Zeth Höglund estis enkarcerigita pro siaj kontraŭmilitaj aktivaĵoj, malgraŭ la "neŭtraleco" de la sveda registaro.

Naskiĝo de la sveda komunista movado[redakti | redakti fonton]

Lenino, Tureo Nermano kaj Carl Lindhagen en Stockholmo, aprilo 1917.

Komence de 1917, la batalo inter la dekstra kaj maldekstraj aloj de la socialdemokrata partio kondukis al rompo. Zeth Höglund kaj Tureo Nermano, kiuj tiam sin konsideris komunistaj, estis forpelitaj de la partio kun aliaj radikalaj personecoj kiel Kata Dalström, Fredrik Ström kaj la urbestro de Stokholmo, Carl A. Lindhagen. Höglund, kiu gvidis la junularan social-demokratan organizon, sukcesis varbi la plej multajn junulojn al la nova "Maldekstra social-demokrata partio", kreita en majo 1917 kaj enhavanta prokismume 20 000 membrojn. Ĝi baldaŭ transformiĝis al Sveda komunista partio. Nermano kontribuis al la starigo de nova komunista gazeto, la Folkets Dagblad Politiken.

Tureo Nermano renkontis Leninon dum lia trairo de Svedio, en aprilo 1917, dum li revenis el sia svisa ekzilo. Li subtenis la oktobran revolucion kaj vokis al simila revolucio en Svedio. En Stokholmo, li amikiĝis kun pluraj gravaj komunistaj figuroj, kiuj tie vivis aŭ pasigis la militon: Karl Radek, Angelica Balabanova kaj la du finlandaj aktivuloj Yrjö Sirola kaj Otto Kuusinen. Li ankaŭ korespondis kun usonaj socialistoj: Eugene V. Debs, John Reed (kiu helpis lin verki libron pri la Unua mondmilito, kaj Max Eastman.


Dum somero 1918, Tureo Nermano vizitis la sovetan Rusion kun Angelica Balabanova kaj Anton Nilson. Li renkontiĝis kun Grigorij Zinovjev, la gvidanto de la Petrograda soveto, kiun li konis de Zimervaldo. Li poste iris al Moskvo, kie li estis akceptita de Kamenev kaj renkontiĝis kun Trocki, Buĥarin kaj aliaj bolŝevistaj gvidantoj. Li revenis al Svedio fine de oktobro. Duan fojon li restadis en Rusio dum printempo 1920 kaj li povis, ĉi-foje, renkonti Leninon. Li trian fojon vojaĝis al USSR en 1927, por la dekjariĝo de la oktobra revolucio, en tute malsama etoso.

Kontraŭ stalinismo[redakti | redakti fonton]

Tureo Nermano batalis kontraŭ la progresoj de stalinismo en Rusio sed, kiam Zeth Höglund rompis kun la komunista partio en 1924, li ne sekvis lin. La gvidadon de la partio transprenis Karl Kilbom kaj Nils Flyg. En 1929, la stalisnisma minoritato de Hugo Sillén kaptis la regon de la sveda komunista partio kun apogo de Kominterno. Kontraŭuloj estis abunde eksigitaj, inkluzive de Tureo Nermano, Karl Kilbom kaj Nils Flyg. La stalina minoritato kaptis la sidejon de la partio kaj ĝiajn arĥivojn sed la plimulto el forpelitoj konservis la kontrolon super la gazeto Folkets Dagblad Politiken.

La forpelitoj starigis, sub la gvido de Kilbom, komunistan partion sendependan de Moskvo, kiu, en 1934, eknomiĝis Socialista partio (Socialistiska partiet). En ĉi tiu kunteksto Tureo Nermano estis elektita deputito en 1931. Li konservis la postenon ĝis 1937, kaj elstaris pro versa deklamado de siaj intervenoj en la parlamento.

En 1937, Tureo Nermano kun sia kamarado August Spångberg iris al Hispanio por subteni la respublikanojn, kiuj batalis kontraŭ Franco. En Barcelono, ili vidis la batalojn de 1937, kun la stalinanoj provokis por senarmigi la POUM-on kaj la CNT-on. Li tiam renkontis la junan Willy Brandt.

Revene el Hispanio, Nermano forlasis la sendependan komunistan partion, kiu plene krizis pro la eksigo de Karl Kilbom profite al la nova gvidanto Nils Flyg. Dum la dua mondmilito, Flyg transformis la partion al nazi-subtena organizo. Senpartiulo, Nermano perdis sian deputitan postenon. Li realiĝis al la malnova social-demokrata partio en 1939.


Dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 20an de aprilo 1933, post la povokapto de Hitlero en Germanio, Tureo Nermano vane petis de la sveda parlamento la azilrajton por ĉiuj germanaj judoj, kiuj dezirus rifuĝi en Svedio.

Ĉe la militeksplodo en 1939, Svedio diris sin neŭtrala. Sed Nermano batalis firme kontraŭ naziismo kaj kontraŭ la kompromitiĝoj de la sveda registaro, al kiu li interalie riproĉis la ebligon al germanaj trupoj trairi la svedan teritorion. Li eldonis semajnan gazeton titolitan Trots allt! (Malgraŭ ĉio!), kies titolo aludis al artikolo, kiun verkis Karlo Libkneĥto tagon antaŭ sia murdo. La gazeto, regule denuncita de la germana ambasadejo en Stokholmo, eldoniĝis 66 000-ekzemplere en 1942.

La sveda registaro batalis kontraŭ Trots Allt!, akuzante ĝin pri rompo de la neŭtraleco. La cenzuro malpermesis la aperigon de multaj artikoloj de Nermano. Li eĉ estis kondamnita al trimonata malliberiĝo dum la vintro 1939. Tamen la eldonaĵo estis ŝatata, kaj ne mankis la financaj subtenoj. Ĝi eĉ estis kaŝe disdonita en la okupita Norvegio.

Tureo Nermano denove fariĝis parlamentanto inter 1946 kaj 1953. Li poste forlasis la politikan vivon. Antaŭ lia hejmo staris flago ornamita per falĉilo kaj martelo, sed tio ne malebligis al li, fine de sia vivo, havi multajn esperojn pri UNO kaj eĉ subteni la aliĝon de Svedio al NATO. Nermano estis vegetarano, kaj batalis kontraŭ alkoholismo en la laborista klaso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Folkhatet (1918) – studo pri la unua mondmilito.
  • Mänskligheten på marsch – (La paŝanta homaro) – marksisma perspektivo pri la historio de la homaro.
  • Kommunisterna: från Komintern till Kominform - (La komunistoj: de Kominterno al Kominformo), kritika analizo pri la evoluo de la internacia komunista movado, de Lenino al Stalino (1949).
  • Ture Nerman verkis biografion de Joe Hill, svedo-usona laborista aktivulo kaj verkinto de popularaj politikaj kantoj. Li ankaŭ svedigis la plej grandan parton el la kantoj de Joe Hill.
  • Ture Nerman ankaŭ verkis biografion de Cyrano de Bergerac en 1919.
  • Trivoluma membiografio : Allt var ungt (Ĉio estis juna), Allt var rött (Ĉio estis ruĝa) kaj Trots allt! (Malgraŭ ĉio!).
  • Nermano ankaŭ verkis vojaĝlibron pri norda ameriko titolita I vilda västern (En la sovaĝa okcidento) kaj alian pri siaj vojaĝoj tra la revolucia Rusio, titolita I vilda östern (En la sovaĝa oriento). Li ankaŭ kunmetis la spertojn de pluraj politikaj vojaĝoj, interalie en Germanio kaj en Zimervaldo, sub la titolo Röda resor (Ruĝaj vojaĝoj).
  • Nermano verkis plurajn volumojn el poeziaĵoj, ĉefe ampoemojn kaj revoluciajn poemojn, foje miksante ambaŭ, kiel en Den vackraste visan om kärleken (La plej bela amokanto), kiu parolas pri soldato buĉita dum la mondmilito.
  • Fine, Tureo Nermano svedigis multajn tekstojn de germanaj marksistoj, interalie la verkojn de Franz Mehring.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kan, Aleksander. Hemmabolsjevikerna. Falun: Carlssons bokförlag, 2005 (ISBN 91-7203-673-7)
  • Nerman, Ture. Allt var ungt. (autobiography vol. 1.) Stockholm: Kooperativa förbundets bokförlag, 1948.
  • Nerman, Ture. Allt var rött. (autobiography vol. 2.) Stockholm: Kooperativa förbundets bokförlag, 1950.
  • Nerman, Ture. Trots allt!. (autobiography vol. 3.) Stockholm: Kooperativa förbundets bokförlag, 1954.
  • Nerman, Ture. I vilda västern. Stockholm: Ljungbergs förlag, 1935.
  • Nerman, Ture. I vilda östern. Stockholm: Ljungbergs förlag, 1930.