Tureto de Sibilo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tureto de Sibilo (Erfurt))
La tureto, proksime al la suba enirejo al la Erfurta Ĝardenekspozicio.

La Tureto de Sibilo (germane: Sibyllentürmchen) estas edifa kolono ĉe la Gotha-placo en Erfurto kaj situas sub la Citadelo Cyriaksburg. Ĝi estas gotikstila kaj faritis ĉ. inter 1370-80.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tureto montras tri scenojn el la pasiono en kvar ŝtonreliefoj:

La reliefoj estas metie krudaj kaj orientiĝas je laboroj de Johann Gerhart, kiu faris kelkajn plastikojn en la Preĝejo Sankta Severo.

En la jaro 1716-a la majenca ĉefepiskopo Lothar Franz von Schönborn refarigis la tureton, pri kio informas du enskriboj (latine kaj germane). Tiam oni starigis ĝin sur soklo nova. Pro la etendiĝo de la urbo en la 19-a jarcento okcidenten, la iam liberkampe starinta tureto harmonie integriĝis en la ensemblo de la placo.

En 1993 oni restaŭris la monumenteton.

Origino kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

La fonto de la nomo ne estas klarigebla. Por tio ekzistas diversaj hipotezoj. Kelkaj asertas, ke post la malsieĝo de Erfurto en 1375 fare de imperiestro Karolo la 4-a la tureto starigitus. Aliaj estas certaj ke Sibylle von Käfernburg farigis tie ĉi memorigilon por sia mortbatita edzino. La dua versio almenaŭ komprenebligus la nomon[1].

Estas fakto, ke la tureto servis al preterpasantaj vojaĝantoj de sur la Reĝa Vojo por edifaj momentoj de preĝado kaj spirita ripozumado. Cetere ĝi estas la ununura konservita edifa kolono el tiu tempo en Erfurto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ludwig Bechstein: Deutsches Sagenbuch. Meersburg kaj Leipzig 1930, p. 400. [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8. p. 30-31
  • Fritz Wiegand: Das Sybillentürmchen. En: Wissenschaftliches Kollektiv zur Erforschung der allgemeinen Erfurter Stadtgeschichte: Aus der Vergangenheit der Stadt Erfurt. Vol.I, Erfurt 1955, p. 69-71.
  • Steffen Raßloff: Geheimnisvolles Denkmal. Zum Sibyllentürmchen. En: Thüringer Allgemeine de la 28-a de julio 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]