Turingia Ardeza Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turingia Ardeza Montaro
Mezalta montaro
montara sistemo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

Supermara alteco869 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 30′ 0″ N, 11° 10′ 0″ O (mapo)50.511.166666666667Koordinatoj: 50° 30′ 0″ N, 11° 10′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGroßer Farmdenkopf [+]
Areo700 km² (70 000 ha) [+]


Turingia Ardeza Montaro (Turingio)
Turingia Ardeza Montaro (Turingio)
DEC
Turingia Ardeza Montaro
Turingia Ardeza Montaro
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Turingia Ardeza Montaro
Vikimedia Komunejo:  Thuringian Highland [+]
vdr
ardeze kovritaj domoj kiel ĉi-tie en Gehren en multaj lokoj karakterizas la vilaĝojn kaj urbetojn de la regiono

La Turingia Ardeza Montaro (germane Thüringer Schiefergebirge [prononco "Tyringa Ŝifagebirge"] aŭ Thüringisches Schiefergebirge ["Tyringiŝes Ŝifagebirge"]) estas mezalta montaro en la federacia lando Turingio de Germanio, ĉefe en la distriktoj Ilm, Sonneberg kaj Saalfeld-Rudolstadt. Ĝi longas proksimume 75 kilometrojn okcidente-oriente kaj larĝas 50 kilometrojn nord-sude. La montaraj valoj altas inter 300 kaj 500 metrojn super la marnivelo, kaj la plej grandaj montoj atingas altecon de ĝis 869 metroj (plej altas la monto Großer Farmdenkopf en distrikto Sonneberg).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Turingia Ardeza Montaro estas la sudorienta daŭrigo de la - do pli okcidenta - mezalta montaro Turingia Arbaro. Ĝia kerno estas altebenaĵo proksimume 20 kilometrojn larĝa, kaj la areo kovras parton el la valo de la rivero Saale, inkluzive de la grandaj riveraj akvobaraĵoj. La teritorio ampleksas partojn de la "Natura Parko Turingia Arbaro" (Naturpark Thüringer Wald) kaj de la "Natura Parko Turingia Ardeza Montaro-Supra Saale" (Naturpark Thüringer Schiefergebirge-Obere Saale).

Li grandaj urboj en la teritorio estas Saalfeld kaj Bad Blankenburg ĉe la norda rando, Neuhaus am Rennweg ĉe la plej alta montolinio kaj Bad Lobenstein ĉe la orienta rando (proksime al la transiro al la najbara mezalta montaro Frankonia Arbaro).

Geologio[redakti | redakti fonton]

Kiel la nomo supozigas, la montaro konsistas ĉefe el ardezo. Pli molaj ŝtonoj, ekzemple sabloŝtonokalkoŝtono, kaj rilate al tio kreiĝo de kavoj, ekzistas malmulte. En la valo de la rivero Saale [Zale] ekzistas du el la plej grandaj akvobaraĵoj de Germanio - Hohenwarte kaj Bleiloch.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]