Turingio Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reklamilo por la radielsendo.

Turingio Internacia estis la titolo de la esperanta magazino de Radio F.R.E.I., per kiu oni intencis prezenti kiel eble plej multfacete Turingion kaj ties ĉefurbon al la tuta mondo.

Ĝi disaŭdiĝis inter januaro 2012 kaj decembro 2021 el Erfurto, ĉiun duan dimanĉon de monato je la horo 19-a (laŭ centra eŭropa [somera] tempo), daŭrante unu horon. Kelkaj eroj de la magazino estis germanlingvaj.

Rubrikoj povis esti la sekvontaj:

  • Lokaj novaĵoj el la erfurta regiono (resumo en la germana)
  • Angulo beletra
  • "Thuringiensia": sciindaj faktoj pri vidindaĵoj, kutimoj kaj moroj, historio, konstruaĵoj ktp. de Turingio
  • Leterkesto de la geaŭskultantoj (parte en la germana; de tempo al tempo kun intervjuoj)
  • Lingvokurso (por germanlingvanoj) laŭ la "Mia-Serio" de Josef Schiffer: 'Mia Serurtruo', poste 'Mia Lernolibro'

Dissendo okazis ne nur interrete, sed ankaŭ sur ultrakurtaj ondoj (FM 96.2 MHz) en Erfurto kaj krome per kablo en Erfurto, Arnstadt, Gotha, Sömmerda (107.9 MHz). Per tio iĝis la elsendoj ankaŭ taŭga varbilo inter la neesperantista aŭskultantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.