Turisma marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turisma marko

Turisma markovojmontrilo, vojindikilo, vojsigno, vojsignalo estas simbolo aŭ tabelo, kies celo estas doni al turisto informon pri direkto de vojo, eventuale ankaŭ pri distancoj kaj regionoj. Oni povas taksi turismajn markojn laŭ celuzantoj al:

  • Turismaj markoj por pieda turismado.
  • Turismaj markoj por biciklistoj.
  • Turismaj markoj por skiistoj.
  • Turismaj markoj por ĉevala turismo.
  • Urbaj turismaj markoj (por montri vidindaĵojn).
  • Speciala marko: instrua turisma vojo aŭ loka turisma vojo (kutime apud kuraclokoj).
Ekzemplo de diferenco de markoj: supra verda marko estas ĉeĥa marko (montras distancon), malsupra flava marko estas slovaka (montras bezonatan tempon)

Turisma markado diferencas de lando al lando. En kelkaj landoj oni povas ekscii je vojkrucoj de pli da turismaj vojoj, kiom da tempo oni bezonos ĝis iu sekva grava punkto, en aliaj landoj oni povas ekscii, kiom da kilometroj oni iros al sekva punkto. Turismaj markoj estas ankaŭ en montaroj je landlimoj - tie oni povas vidi turismajn markojn eĉ de du ŝtatoj samtempe. Ne ĉiam devas esti tiuj ĉi informoj nur je vojkrucoj, ofte estas survoje inter vojkrucoj iuj interesaj lokoj (ekzemple monto, roko, akvofonto, eventuale belvedero aŭ iu historia konstruaĵo) kaj ĉe ili estas ankaŭ ebleco ekscii distancojn aŭ tempojn al sekvaj punktoj. Ne ĉiam ja oni povas sekvi turisman markon direkte. Iam oni devas iri de ĉefa vojo al iu grava loko kelkajn dekojn de metrooj. Turismaj markoj estas pentritaj plej ofte sur arbojn, mastojn, ŝtonojn aŭ domojn.

Turismaj markoj en Ĉeĥio

Turismaj markoj havas en Ĉeĥio longan tradicion. Klubo de ĉeĥaj turistoj estis fondita jam en jaro 1888. Oni diras, ke turisma markado estas en Ĉeĥio (kun Slovakio) unu el plej bonaj en Eŭropo. Tra tuta lando estas multaj turismaj vojoj. Turismaj markoj havas 4 kolorojn: ruĝa - por ĉefaj turismaj vojoj, blua - gravaj vojoj en regiono, verda - gravaj vojoj en distrikto kaj flavaj - lokaj turismaj vojoj aŭ tiuj ĉi vojoj konektas pli gravajn vojojn[1]. Kutime en Ĉeĥio oni povas sekvi turisman markon en ambaŭaj direktoj (ekzistas instruaj turismaj vojoj, kiuj estas unudirektaj) kaj kutime oni ne sekvas du aŭ aŭ eĉ kvar turismajn markojn samtempe tro longe kaj poste oni sekvas nur unu turisman vojon. Eĉ en kazo de vojoj, de kiuj oni ŝajne ne irus ien for, estas turismaj markoj maksimume post ĉiuj 250 metroj. Distanco inter gravaj punktoj kun informiletoj (ne devas nepre tuj temi pri vojkruco, povas temi pri iu interesa loko) estas maksimume 4 kilometroj. Ĉefe en grandaj urboj turismaj vojoj komencas kaj samtempe finas ne en urbcentro, sed apud iu fina haltejo de publika transporto ekster urbcentro. En urbetoj oni povas sekvi turisman markon jam de ĉefplaco aŭ de fervoja aŭ aŭtobusa stacidomo. Je gravaj lokoj ne mankas ankaŭ mapo por pli bona planado de vojo (do homoj ne devas nepre aĉeti turisman mapon), eventuale ankaŭ iu restoracio aŭ montara kabano. En lokoj, kie ne eblas pentri la markon (mankas iu bone videbla arbo aŭ masto) kaj oni bezonas ŝanĝi direkton je iu vojkruco, estas antaŭ vojkruco kune kun la marko ankaŭ avizo pri baldaŭa ŝanĝo de direkto.
En librovendejoj oni povas aĉeti diversajn turismajn mapojn de regionoj en Ĉeĥio, eblas ankaŭ uzi retejon www.mapy.cz kaj elekti mapon kun turismaj kaj biciklaj vojoj. Ekzistas ankaŭ programo Turistiské trasy, per kiu oni povas plani sian ekskurson (vidu paĝaron de tiu ĉi programo, sed ĝi estas nur en la ĉeĥa lingvo).

Galerio

Fontoj

  • Carlo Minnaja: Vocabolario Italiano Esperanto: segnavia = vojmontrilo, vojsigno, vojsignalo, vojindikilo
  • Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto: Wegweiser = vojmontrilo, vojindikilo
  • PIV (1970): vojmontrilo fosto kun indiko pri la proksima vilaĝo aŭ urbo (p. 711)

Referencoj

  1. http://vkskaut.blog.cz/0701/turisticke-a-skautske-znacky

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projekto