Turka Respubliko Norda Kipro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago Blazono
flago

Flago de Turka Respubliko Norda Kipro

blazono

Turka Respubliko Norda Kipro
Kuzey Kıbrıs Türk Cumhuriyeti

Bazaj datumoj
Oficiala lingvo turka
Ĉefurbo Nikozio (turke: Lefkoşa)
Areo 3.355 km2
Loĝantaro 294.406 milionoj (2011)
Loĝdenso 79 loĝantoj/km2
Monunuo Turka Liro (= 100 Kuruş)
Horzono UTC +2
Retokodo .nc.tr (subkategorio de Turkio)
intern. aŭtosigno -
Telefona landoprefikso +90-392
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Prezidanto Derviş Eroğlu
Ĉefministro Özkan Yorgancıoğlu
Sendependeco de la Respubliko Kipro unuflanke deklarita dum 1983,

internacie ne rekonata

situo

situo

Turka Respubliko Norda Kipro, mallonge sekve "Norda Kipro", turke: Kuzey Kıbrıs Türk Cumhuriyeti, mallongigo KKTC) estas ŝtato en la nordo de la mediteranea insulo Kipro. El la membroŝatoj de Unuiĝintaj Nacioj nur Turkio kaj Bangladeŝo rekonas ĝin, kaj inter la aliaj ŝtatoj - kiuj neas ĝian ekzistorajton - aparte fortaj kontraŭantoj estas la EU-membroŝtatoj Respubliko Kipro kaj Grekio. La ŝtato, kiu formiĝis dum la jaro 1983, do baziĝas sur stabila reĝimo sen internacia agnosko. Ĉefurbo de Norda Kipro estas la urbo Nikozio (turke: Lefkoşa).

Geografio

Ĉefa artikolo: Kipro

Kipro estas la plej orienta el ĉiuj insuloj de la Mediteranea Maro. Ĝi havas areon de proksimume 9.251 km², el kiu 5.384 km² apartenas al la greka kaj 3.355 km² al la turka parto, kaj armea zono ĉirkaŭ la komunumoj Akrotiri kaj Dhekelia kontrolita de la armeo de Britio inter la du partoj konsistigas proksimume 4 procentojn de la insula areo (255 km²). Laŭ areo do ĝi estas la tria plej granda insulo de la Mediteranea Maro - post Sicilio kaj Sardinio. La distanco inter la plej okcidenta kaj plej orienta punkto estas 230 km, inter la plej norda kaj plej suda 95 km).

La distanco al la suda marbordo de Turkio estas proksimume 75 km, al la okcidenta marbordo de Sirio 95 km, al la norda marbordo de Egiptio 325 km kaj al la plej proksima insulo de Grekio 450 km. La insulo Kipro do estas la tuŝopunkto inter Eŭropo, Azio kaj Afriko.

Du montaroj formas la insulan pejzaĝon: La proksime de la marbordo milde dekliva, krome kruta montoĉeno Beşparmak en la nordoriento, kaj la vulkaneca, arbaroriĉa montaro Troodos en la suda malmarborda insuloparto. En la montaro Troodos situas la plej granda monto de la insulo, kiu - same kiel la monto sur la kontinenta partode Grekio, sur kiu laŭlegende loĝis la grekaj dioj - nomiĝas Olimpo (1.952 m). La marbordo longas 671 kilometrojn kaj estas varia: parte ĝi konsistas el vastaj sablaj plaĝoj, parte el ŝtonetaj plaĝoj, parte el krutaj klifoj, kiuj kelkloke enkadrigas malgrandajn plaĝetojn kaj golfetojn.

Loĝantaro

La loĝantaro unuflanke konsistas el kipraj turkoj, kies familioj ekde jarcentoj hejmas sur la insulo, sed grandparte pro la konflikto inter grekoj kaj turkoj pri la insulo devis forlasi siajn loĝlokojn en la sudo de la insulo kaj translokiĝi en la nordo. Aliflanke, post la konkero de la norda insuloparto fare de la armeo de Turkio, granda kvanto da turkoj el Turkio translokiĝis tien, kaj la nova registaro de Norda Kipro donis al ili la ŝtatanecon. La ekloĝado de tiu granda kvanto da eksaj ŝtatanoj de Turkio kaj daŭra forta ĉeesto de la armeo de Turkio sur la insulo estas konsiderata kiel kontraŭleĝa de la plejparto de ĉiuj suverenaj ŝtatoj.

La kipraj grekoj, kiuj antaŭe vivis en la nordo de la insulo, devis forlasi siajn loĝlokojn tie kaj translokiĝi al la sudo. Eta malplimulto estis malgranda restinta grupo de grekoj sur la duoninsulo Karpaz (Risokarpasia) kaj same malgranda grupo da arabaj Maronitoj.

Ene de Norda Kipro la plej granda urbo estas Nikozio; entute ekzistas 199 komunumoj.

Historio

La 16-an de aŭgusto 1960 la insulo Kipro surbaze de kontrakto inter Britio, Grekio, Turkio kaj la reprezentantoj de la kipraj grekoj kaj turkoj iĝis sendependa ŝtato - Britio tamen tenis siajn armeajn bazojn en Akrotiri kaj Dhekelia. Ideo de la interkonsento estis, ke la kipraj grekoj kaj turkoj havu samajn kulturajn kaj politikajn rajtojn. Laŭ la konstitucio la turka plimulto de la enloĝantaro ekhavis fiksajn rajtojn je politika reprezentiĝo. Speciale la posteno de la ŝtata vicprezidanto, kiu ĉiam estu kipra turko, ricevis ampleksajn rajtojn bloki registarajn decidojn, se li opinius tiujn decidojn malfavoraj por la turka enloĝantaro. Britio, Grekio, Turkio garantiu la funkcion de la interkonsento (Londona garantia kontrakto de 1959).

Post kiam kipraj grekoj provis nuligi la konstitucian rajton bloki registarajn decidojn flanke de la turka grupo de enloĝantoj, dum la jaro 1963 kaj 1964 ekestis armita konflikto inter la kipraj grekoj kaj turkoj, kiun nur la interveno de armeo de la Unuiĝintaj Nacioj povis finigi. Dum la sekva tempo la du kulturaj grupoj de la insulo ĉiam pli dividiĝis, kreiĝis grekaj kaj turkaj vilaĝoj kaj loĝoregionoj, kaj la turka plimulto kolektiĝis en turklingvaj enklavoj. Kipraj grekaj naciistoj alcelis la aliĝon de la insulo al Grekio (Enosis), kipraj turkaj naciistoj la dividon de la insulo en du partoj (Taksim).

La 15-an de julio 1974 okazis puĉo de kipraj grekaj oficiroj - subtenata de la tiutempa armea diktaturo de Grekio - kontraŭ la kipra greka prezidento ĉefepiskopo Makarios la 3-a, kiu celis la unuiĝon de Kipro kun Grekio. La enloĝantaro de la insulo suferis sub la ĉikanoj kaj persekutoj, antaŭ ĉio - sed ne nur - la kipraj turkoj. La ŝtato Turkio uzis tiun okazon por - laŭ la Londona garantia kontrakto de 1959) armee invadi la nordon de la insulo. 200.000 grekaj soldatoj la la nordo de Kipro fuĝis en la sudan parton, 1.500 malaperis. Nur sur la duoninsulo Karpaz (Risokarpasia) restis malgranda nombro da kipraj grekoj. La plej multaj kipraj turkoj el la sudo de la insulo fuĝis al la nordo, tiel ke ekestis du preskaŭ tute laŭetne dividitaj loĝoteritorioj.

Sur la 37 procentoj de la insula areo, kiu estis sub la kontrolo de la armeo de Turkio, dum la jaro 1975 estis proklamita la "Turka Federacia Ŝtato de Kipro", kiu estu unu el tri zonoj de federacia insula ŝtato. Tiun proponon tamen malaprobis ne nur la kipraj grekoj, sed ankaŭ la internacia ŝtataro.

La 15-an de novembro 1983 la "Turka Respubliko Norda Kipro" proklamiĝis suverena ŝtato. Tiu ŝtato tamen krom de Turkio kaj Bangladeŝo ne rekoniĝis fare de ajna plia membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj (vidu rezolucion 541 de Unuiĝintaj Nacioj).

La 24-an de aprilo 2004 en referendumo 61 procentoj de la enloĝantoj de Norda Kipro voĉdonis por plano - la tiel nomata Annan-plano - de la tiama ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan, kiu antaŭvidas la reunuiĝon de la insulo laŭ du zonoj. Tamen plimulto de la enloĝantoj de la greka parto de Kipro voĉdonis kontraŭ tiu plano.

Post la aliĝo de la (greka) Respubliko Kipro al la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004, la neŭtrala limzono inter la du partoj de la insulo, kiu nomiĝas "verda linio", de la EU ne estis konsiderata ekstera limo de EU, sed fakte estis malatentata. Tial varoj kaj turistoj ekde tiam unuafoje rajtas pasi la limon de nordo al sudo, kion antaŭe ne toleris la ŝtataj instancoj de la suda Respubliko Kipro. La Eŭropa Unio daŭre havas la pozicion, ke la insulo ne estas politike dividita kaj ke la turka nordo estas parto de la greka Respubliko Kipro.

Eksteraj ligiloj