Turka nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turkio
Turkio
asocio Türkiye Futbol Federasyonu
Turka Futbal-Federacio
konfederacio UEFA
manaĝero Abdullah Avcı, ekde 2011
golreĝo Hakan Şükür (51)
FIFA kodo TUR
unua matĉo Flago de Turkio Turkio 2-2
Flago de Rumanio Rumanio
1923
plej granda gajno Flago de Turkio Turkio 7-0
 San-Marino
1996
plej granda perdo Flago de Pollando Pollando 8-0
Flago de Turkio Turkio
1968
Futbala Mondpokalo
aperoj 2 (unua en 1954)
plej bona rezulto Tria pozicio
2002
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 3 (unua en 1996)
plej bona rezulto Duon-finalo
2008
vdr

La turka nacia teamo de futbalo estas la oficiala futbalista teamo de la grandparte azia, sed malgrandparte ankaŭ eŭropa lando Turkio. Kadre de la kontinentaj futbalaj turniroj, la teamo orientiĝas okcidenten kaj partoprenas en la Eŭropaj Futbal-Ĉampionadoj - lastfoje en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Ekde junio 2005 ĝis 2009 la nacia trejnisto estis Fatih Terim.

Dum junio 2008 la teamo havis la 16-an lokon en la rangolisto de la monda futbalista federacio FIFA. Plej granda sukceso estas la tria loko en la Futbala Mondpokalo 2002 sub la tiama nacia trejnisto Şenol Güneş .

La teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 estis duonfinalisto, do atingis la trian pozicion. Por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio la teamo tamen ne kvalifikiĝis. Ekde la jaro 2011, la nacia trejnisto kaj manaĝero estas Abdullah Avcı.

La turka nacia teamo de futbalo (2016)