Turkmena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turkmena lingvo
Türkmençe
natura lingvomoderna lingvo
Eastern Oghuz • tjurka lingvaro
Parolata en Turkmenio
Parolantoj 6 975 120
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurkaj lingvoj
Oguzaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Turkmenio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 tk
  ISO 639-2 tuk
  ISO 639-3 tuk
  Glottolog turk1304
Angla nomo Turkmen
Franca nomo Turkmène
Vikipedio
vdr

Turkmena lingvo (turkmene Türkmen diliТүркмен дили) estas lingvo el oguza grupo de tjurka lingvaro. Ĝi estas ŝtata lingvo de Turkmenio kaj ankaŭ havas regionan statuson en Afganio. Krome, signifaj kvantoj de parolantoj loĝas en Irano, Turkio, Taĝikio, Kazaĥio, Uzbekio kaj Rusio (Stavropola regiono kaj Astraĥana provinco).

Historio[redakti | redakti fonton]

Bazo de la turkmena lingvo estis lingvo de oguzoj, kiuj loĝis ĉe Aralo en la fino de la unua jarmilo de komuna erao. La plej malnova skriba memoraĵo en la turkmena venas el la 14-a jarcento, sed la literatura turkmena lingvo elformiĝis en 18-a19-a jarcentoj dum ora epoko de turkmena poezio kiam aktivis gravaj poetoj Döwletmämmet Azady, Magtymguly Pyragy, Seýitnazar Seýdi, Gurbandurdy Zelili, Mollanepes, Mämmetweli Kemine kaj aliaj. En tiu tempo la popola turkmena lingvo ne estis rekordata kaj nun ni ne povas diri kiom simila ĝi estis al la skriba lingvo.

Ĉar Turkmenio estis parto de Rusa Imperio, en komenco de la 20-a jarcento rusaj lingvistoj komencis esplori ĝian lingvon. Unuaj vortaroj de turkmena lingvo aperis en 1913, kaj la unua priskribo de gramatiko en 1915. Gravaj rusaj esploristoj pri turkmena lingvo estis Aleksandr Samojloviĉ, Aleksandr Pocelujevskij kaj aliaj. Ĝuste tiam formiĝis la moderna turkmena lingvo. El turkmenaj dialektoj, la plej grandaj estis la tekina kaj la jomuda, kaj ankaŭ ekzistis mil malgrandaj: la ersarina, la golkena, la salira, la sarika ktp. La moderna literatura normo de turkmena lingvo estas plejparte bazita je la tekina dialekto.

En 2016 unuafoje ekde sendependiĝo de Turkmenio eldoniĝis oficiala vortaro de turkmena lingvo havanta ĉ. 50 mil vortojn kaj ortografia vortaro kun ĉ. 110 mil vortoj.[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Entute estas ĉirkaŭ 6,6 milionoj da parolantoj de la turkmena lingvo en la mondo. La plej granda grupo estas en Turkmenio kie ĝi estas oficiala lingvo.

Kvanto de turkmenparolantoj en la mondo
Regiono Kvanto Dato de censo
Turkmenio 3 430 000[2] 1995
Irano 2 000 000[2] 1997
Afganio 500 000[2] 1995
Uzbekio 152 137[3] 2000
Taĝikio ĉ. 90 mil
Kazaĥio ĉ. 90 mil
Rusio, Stavropola regiono kaj Astraĥana provinco ĉ. 90 mil
Turkio 920[2] 1982

Klasado kaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

La turkmena lingvo apartenas al orienta oguza branĉo de tjurka lingvaro. Ĝi estas plej parenca al la turka kaj la azerbajĝana, kun kiuj ĝi estas interkomprenebla.

Kiel kutimas por tjurkaj lingvoj, la turkmena havas vokalan harmonion, estas aglutina kaj ne havas gramatikan genron. La vortordo estas subjekto-objekto-verbo (SOV).

En la turkmena lingvo agnoskatas ĉ. 30 dialektoj, ĝenerale respondaj al subetnaj grupoj de turkmenoj. La plej gravaj estas la tekina (disvastiginta en centraj regionoj de Turkmenio), jomuda (okcidentaj kaj nordaj regionoj), ersarina (orientaj regionoj laŭ rivero Amudarja), salira (etrap (komunumo) de Seraĥs, proksime al la bordo kun Irano), sarika (laŭ rivero Murgab kie ĝi fluas tra Turkmenio), ĉovdura (provinco Daşoguz) kaj aliaj. La tekina dialekto estas foje ankaŭ nomata "la ĉagataja", sed ĝi estas grave malsama de klasika ĉagataja lingvo.

La dialekto de turkmenoj de Stavropola regiono estas ĝenerale konsiderata aparta truĥmena lingvo.[4]

Skribo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Turkmena skribo.

Tradicia skribo de turkmena lingvo, samkiel de ĉiuj mezaziaj lingvoj, estis adaptaĵo de la araba skribo.[4] En 1928 oni enkondukis novan latinidan skribon surbaze de janalifo. Tiu alfabeto estis uzata en Turkmenio ĝis 1940, kiam oni decidis ŝanĝi ĝin al la nova, cirilida skribsistemo.[4] Tiu lasta estis oficiala dum la tempo de Soveta Unio.

La nova turkmena alfabeto[redakti | redakti fonton]

Post disfalo de Sovetunio kaj sendependiĝo de Turkmenio, nova alfabeto estis kreita por la nova ŝtato. Ĝi nomiĝas Täze Elipbiý (laŭlitere "Nova alfabeto) kaj enhavas 30 literojn:

Aa, Bb, Çç, Dd, Ee, Ää, Ff, Gg, Hh, Ii, Jj, Žž, Kk, Ll, Mm, Nn, Ňň, Oo, Öö, Pp, Rr, Ss, Şş, Tt, Uu, Üü, Ww, Yy, Ýý, Zz

La malnova, "soveta" cirilida alfabeto estas ankoraŭ iom uzata, aparte de tiuj kiuj havas nostalgion por sovetaj tempoj kaj volas distanciĝi de diktatoro Saparmurat Nijazov, kiu estis reganto de Turkmenio dum enkonduko de la nova alfabeto, kaj de lia totalisma politiko.

Sonoj[redakti | redakti fonton]

Fonetiko de la turkmeno havas kelkajn diferencojn de la aliaj tjurkaj lingvoj: longaj kaj mallongaj vokaloj, okaze havantajn sencdistingan rolon (ekzemple ōt — fajro / ot — herbaro, ata — patro / atā — al patro ktp); s kaj z en ĉiu pozicio prononciĝas kiel θ kaj ð; lipa asimilo de vastaj vokaloj en la unua silabo (ekzemple dogan (frato) prononciĝas kiel [doga°n]) ktp. En la tekina dialekto ekzistas tiel nomata "interna fleksio" kiam konsonanto inter vokaloj de antaŭlasta silabo englutiĝas, ekzemple dūr (ĝi staras) anstataŭ durar, gēr (ĝi venas) anstataŭ geler ktp. Per engluto de j-sono oni transformas "neperfektajn" participojn (ekzemple alýān — prenanta, berýēn — donanta) al la "perfektaj" (alan — preninta, beren — doninta).

Turkmena lingvo havas jenajn fonemojn (montratajn ĉi-sube en IFA kaj ankaŭ en latinida (Täze Elipbiý) kaj cirilida turkmenaj alfabetoj):

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Turkmena lingvo havas longajn kaj mallongajn vokalojn. Ĝenerale, longva vokalo prononciĝas same kiel la mallonga, sed kun duobla longo. Kiel kutimas en tjurkaj lingvoj, la turkmena havas vokalan harmonion. La vokalaj fonemoj estas jenaj:

Antaŭaj Malantaŭaj
neronda ronda neronda ronda
Malvastaj i/и [i] ü/ү [y]
üý/үй [yː]
y/ы [ɯ] u/у [u]
Mezvastaj e/е [e] ö/ө [ø] o/о [o]
Vastaj ä/ә [æː] a/а [a]1
  1. Pro la vokala harmonio, centra vokalo [a] estas konsiderata malantaŭa.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La turkmenaj konsonantaj fonemoj estas jenaj:

Dulipaj Dentalaj/
Alveolaraj
Postalveolaraj
/Palatalaj
Dorsalaj
/Glotalaj
Nazaj m/м m n/н n ň/ң ŋ
Plozivaj/
Afrikatoj
senvoĉaj p/п p t/т ç/ч t͡ʃ k/к k/q
voĉaj b/б b d/д j/җ d͡ʒ g/г ɡ/ʁ
Frikativaj senvoĉaj f/ф ɸ s/с θ ş/ш ʃ h/х x/h
voĉaj w/в β z/з ð ž/ж ʒ
Alproksimantaj l/л l ý/й j
Trilaj r/р r

Notu ke literoj с (s) kaj з (z) efektive signifas sonojn [θ] kaj [ð], responde, kaj ne [s] kaj [z] (simile al sudiberia prononco de la hispana lingvo).

Vokala harmonio[redakti | redakti fonton]

Samkiel aliaj tjurkaj lingvoj, la turkmena havas vokalan harmonion. Ĝenerale tjurkdevenaj vortoj havas aŭ nur antaŭajn, aŭ nur malantaŭajn vokalojn, kaj ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj de la vorto sekvas tion kaj ankaŭ havas aŭ antaŭa-vokalan, aŭ malantaŭa-vokalan formon. Por verbo, ĝia infinitiva formo difinas kiun vokalan vormon ĝi havos en ĉiuj konjugacioj.

Vortoj de netjurka deveno, kiuj en la turkmena lingvo plejparte venis el la rusa, la persa aŭ la araba, ne sekvas vokalan harmonion.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Verboj[redakti | redakti fonton]

Verboj konjugacias je singularo kaj pluralo kaj ankaŭ je la 1-a, 2-a kaj 3-a persono. La turkmena lingvo enhavas 11 verbotempojn: simpla prezenco (longa kaj mallonga formoj), perfekta prezenco (normala kaj negativa), certa futuro, necerta futuro, kondicionalo, paseo, deviga tempo, imperativo kaj intenca tempo.

Turkmenaj verboj estas de du tipoj distingaj laŭ sia infinitiva formo: finantaj je sufikso "-mak" kaj je sufikso "-mek". -Mak-verboj sekvas malantaŭan vokalharmonion kaj -mek-verboj la antaŭan.

Evidenteco[redakti | redakti fonton]

Unu el plej nekutimaj kaj amuzaj por alilingvanoj ecoj de tjurkaj verboj estas evidenteco, t.e. markiloj en verboj kiuj montras, kiom certa estas la parolanto ke la konsiderata ago vere okazas aŭ okazis. En la turkmena evidenteco estas markita per unu el kvar sufiksoj kiuj krude signifas jenon:

  • -dY — estas rektaj evidentaĵoj
  • -Yp-dYr — eble, laŭ iu alia ol la parolanto
  • -dYr-mY-näm — nerektaj evidentaĵoj
  • -mYş — onidire

Krome, ekzistas apartaj partetoj kiuj ankaŭ markas evidentecon, ekzemple parteto eken.

Ekzemploj:

1. Aman syrkawla-p-dyr.
Aman malsaniĝi-EV-COP
(Mi aŭdis ke) Aman estas malsana (t.e. laŭ iu alia)
Komparu 1 kun 2.a kaj 2.b:
2.a. Aman syrkawla-dy.
Aman malsaniĝi-3sPAST
2.b. Aman syrkaw.
Aman malsana
Aman estas malsana. (la parolanto estas absolute certa, eble ĉar la parolanto parolis kun Aman mem)
3. Maral Aşgabat-dan gel-ip-dir.
 Maral Aŝĥabado-ABL veni-EV-COP
 (Mi aŭdis ke) Maral venas el Aŝĥabado.
 
4. Ben sen-iň köke-ler-iň-i iý-di.
 Ben vi-GEN kuketo-pl-2sPOSS-ACC manĝi-3spast
 Ben manĝis viajn kuketojn.
i. La parolanto vidie kiel Ben estis manĝanta kuketojn (t.e. rekta evidentaĵo).
ii. Ben mem diris al la parolanto ke li manĝis la kuketojn.
5. Ben sen-iň köke-ler-iň-i iý-ip-dir.
 Ben vi-GEN kuketo-pl-2sPOSS-ACC manĝi-EV-COP
 Ben manĝis viajn kuketojn.
i. La parolanto aŭdis de iu alia ke Ben manĝis la kuketojn.
ii. Ĝenerale la parolanto eksciis ke Ben manĝis la kuketojn je iu alia maniero ol 4.i kaj 4.ii
6.a. Ben iý-ip-dir-mikä(n) sen-iň köke-ler-iň-i.
 Ben manĝi-EV-COP-EV vi-GEN kuketo-pl-2sPOSS-ACC
 (Mi suspektas ke) Ben manĝis viajn kuketojn aŭ Ĉu ne Ben manĝis viajn kuketojn?
i. La parolanto vidis iujn evidentaĵojn de la ago (ekzemple kuketerojn) kaj kreis teorion. (t.e. nerektaj evidentaĵoj)
ii. La parolanto pro iu kialo suspektas, ke Ben manĝis la kuketojn, sed ne havas pruvojn.
6.b. Men (...) iý-ip-dir-in-mikäm?
 Mi (...) manĝi-EV-1sPRES(?)-EV
 Ĉu mi manĝis ion?
i. La parolanto ne certas ĉu tiu performis la konsideratan agon.
ii. Eble evidentaĵo de la ago estas rekta, sed ĝiaj cirkonstancoj kaj predikatoj (ekzemple la manĝaĵo) estas neklaraj.
7. Ben iý-en-miş sen-iň köke-ler-iň-i.
 Ben manĝi-PART vi-GEN kuketo-PL-2sPOSS-ACC
 (Onidire) Ben manĝis viajn kuketojn
i. La ago estas deklarita fare de unu aŭ kelkaj fontoj, sed ili ne aspektas tre kredindaj.

Neigo[redakti | redakti fonton]

Unu el manieroj neigi en la turkmena estas uzo de neiga verbo ýok. Tiu ĉi vorteto ne havas iujn ajn konjugaciojn.

Onuň maşyny ýok.
3sg aŭto-GEN NEGV
'Li ne havas aŭton.'
Öýde Amandan başga adam ýok.
domoLOC AmanINST krom persono NEGV
'En la domo ne estas iu persono krom Aman.'

Alia maniero estas fonetike kaj gramatike simila negativa sufikso -ok, kiu algluiĝas al la fino de la radiko de verbo kiun ĝi neigas, antaŭ la verbotempa sufikso. Sufikso -ok ne sekvas vokalan harmonion. Alia sufikso estas -me/-ma. Kvankam formale ne regulita, plej ofte -mV usiĝas kiam temas pri aparta momento aŭ epizodo kaj -ok por ĝeneralaj, adaj aŭ daŭraj aferoj:

Men bilemok. 'Mi ne scias. (ĝenerale)'
Men bilemokdym. 'Mi ne sciis (dum longa tempo).'
Men bilmedim. 'Mi ne sciis (en tiu ĉi aparta okaza).'

(la pozitivaj formoj estas, laŭorde: 'Men bilyärin', 'Men bilyärdim', and 'Men bildim.'

Ol ajyganok.
3sg malsati-GERUND-NEG
'Li ne estas malsatanta'

En orientaj dialektoj de la turkmena oni pli malofte uzas sufikson -ok pro influo de uzbeka lingvo.

Alia pli maniero esprimi neigon estas per vorteto däl.

Men şu kitaby okamaly däl.
1sg tiu-ĉi libro-ACC legi-OBLIG NEG
'Mi ne devas legi tiun ĉi libron'
Ol aç däl.
3sg malsata NEG
'Li ne estas malsata'
Kofe gyzgyn bolup biler.
'La kafo povas esti varmega'
Kofe gyzgyn däl bolup biler.
'La kafo ne povas esti varmega'
Kofe gyzgyn dälmi?
Ĉu la kafo ne estas varmega?

Oni notu, ke analogoj de esperantaj sufiksoj ne- kaj mal- ne ekzistas en la turkmena, do oni devas uzi iun formon de neigo.

Okazas tiel ke la sama verbo en malsamaj tempoj rekomendas malsaman formon de neigo:

Men ylgamok.
Mi ne kuras. (prezenco)
Men ylgamadym.
Mi ne kuris. (paseo)
Men ylgajak däl.
Mi ne kuros. (certa futuro)

Sufiksoj[redakti | redakti fonton]

Sufiksoj ("goşulmalar") estas tre grava parto de turkmena verbo. Ili markas posedon, tempon, modon, aspekton ktp. de la verbo. Krome, ekzistas sufiksoj kiuj semantike ŝanĝas la verbon:

  • Faras verbon pasiva: -yl/-il; -ul/-ül; -l
  • Faras verbon refleksiva: -yn/-in; -un/-ün; -n
  • Faras verbon reciproka: -yş/-iş; -uş/-üş; -ş
  • Faras verbon kaŭzativa: -dyr/-dir; -dur/-dür; -yr/-ir; -ur/-ür; -uz/-üz; -ar/-er; -der/-dar; -t

Plejparto de verbaj sufiksoj (kun escepto de antaŭmenciita neiga sufikso -ok) sekvas vokalan harmonion.

Kazoj[redakti | redakti fonton]

La turkmena havas ses kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, lokativo kaj instrumentalo. Kazaj sufiksoj sekvas vokalan harmonion.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa vokala harmonio: la substantivo sygyr ("bovo")

Kaza nomo (turkmene) Kaza nomo (esperante) Formo de la vorto Ekzemplo de uzo
Baş düşüm Nominativo sygyr Sygyr yzyna geldi.
Eýelik düşüm Genitivo sygyryň Men sygyryň guýrugyny çekdim.
Ýöneliş düşüm Dativo sygyra Men sygyra iým berdim.
Ýeňiş düşüm Akuzativo sygyry Men sygyry sagdym.
Wagt-orun düşüm Lokativo sygyrda Sygyrda näme günä bar?
Çykys düşüm Instrumentalo sygyrdan Bu kesel sygyrdan geçdi. Men sygyrdan ýadadym.

Antaŭa vokala harmonio: propra nomo Jeren (ina nomo)

Kaza nomo (turkmene) Kaza nomo (esperante) Formo de la vorto Ekzemplo de uzo
Baş düşüm Nominativo Jeren Jeren yzyna geldi.
Eýelik düşüm Genitivo Jereniň Men Jereniň saçyny çekdim.
Ýöneliş düşüm Dativo Jerene Men Jerene nahar berdim.
Ýeňiş düşüm Akuzativo Jereni Men Jereni gördüm.
Wagt-orun düşüm Lokativo Jerende Jerende näme günä bar?
Çykys düşüm Instrumentalo Jerenden Bu kesel Jerenden geçdi. Men Jerenden ýadadym.

Leksiko[redakti | redakti fonton]

Historie la turkmena lingvo, samkiel ĉiuj lingvoj devenantaj de la ĉagataja, havis grandan kvanton de pruntovortoj el la araba kaj la persa. En sovetaj tempoj pro geopolitikaj kialoj oni klopodis malpliigi ilian kvanton kaj kiom eblas anstataŭigi ilin aŭ per rusaj vortoj aŭ per tjurkaj neologismoj. Internaciaj vortoj kaj terminoj pri novaj fenomenoj, ne konataj en tradicia turkmena kulturo, estis pruntataj tra amaskomunikiloj, plej ofte ankaŭ ruslingvaj. Ili eniris unue la parolatan lingvon, kaj poste la skriban kaj oficialiĝis en vortaroj.

Numeraloj[redakti | redakti fonton]

  • 0. nol
  • 1. bir
  • 2. iki
  • 3. üç
  • 4. dört
  • 5. bäş
  • 6. alty
  • 7. ýedi
  • 8. sekiz
  • 9. dokuz
  • 10. on
  • 20. ýigrimi
  • 30. otuz
  • 40. kyrk
  • 50. elli
  • 60. altmyş
  • 70. ýetmiş
  • 80. segsen
  • 90. togsan
  • 100. ýüz
  • 1000. müň

La komplikaj numeraloj formas laŭ la sama skemo kiel en Esperanto: 11 — on bir, 23 — ýigrimi üç, 137 — ýüz otuz ýedi ktp.

Koloroj[redakti | redakti fonton]

Bazaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

  • Jes — hawa
  • Ne — ýok
  • Adiaŭ — sag boluň, hoş
  • Bonan matenon — ertiriňiz haýyrly bolsun
  • Bonan vesperon — agşamyňyz haýyrly bolsun
  • Bonan nokton — gijäňiz rahat bolsun
  • Bonvolu — sufikso -aý/äý al verba radiko. Ekzemple: Bonvolu doni (ĝin) al mi — Maňa beräý!
  • Dankon — sag boluň

Frazoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉu vi parolas la anglan? — Siz iňlis dilinde gepleýärsiňizmi?
  • Mi ne parolas la turkmenan — Men türkmen dilinde geplemeýärin
  • Kion signifas tio? - munuň manysy näme?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]