Turkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turkov
ĉeĥe: Turkov
natura memorindaĵo
Natura memorindaĵo
Oficiala nomo: Turkov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Parto de Ostrava
Urbaj partoj Třebovice, Martinov, Poruba
Situo Turkov
 - koordinatoj 49° 50′ 36″ N 18° 11′ 29″ O / 49.84333 °N, 18.19139 °O / 49.84333; 18.19139 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 215 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 213 m s. m.
Areo 0,2012 km² (20,12 ha)
Biomo Malsekejo
Plantaro Glata ulmo, Kverko
Proklamita 25-an de septembro 1993
 - proklaminto Magistrato de urbo Ostrava
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Turkov
Retpaĝo: www.turkov.cz
Portalo pri Ostrava

Turkov estas inundebla arbaro troviĝanta sur limo de ostravaj urbopartoj Třebovice, Martinov kaj Poruba. En la jaro 1993 ĝi estis proklamita kiel naturmemorindaĵo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri izolita teritorio de ekosistemo de inundebla arbaro. En la sudokcidenta kaj orienta partoj troviĝas digoj de eksaj fiŝlagoj plantitaj de kverkoj maljunaj proksimume 200 jaroj. Post inundo en la jaro 1997 la teritorio akiris karakteron de senflueja kaldronejo. La inundo fakte likvidis la devenan malsekejajn alnejojn kreskantaj sur la lokoj de la eksaj fiŝlagoj. Nuntempe la malsekejaj alnejoj regeneras. Sed malgraŭ tio eĉ ĉi tie restis kelkaj interesaj specioj, ekz. lunario (Lunaria rediviva), taliktro (Thalictrum lucidum), flava iriso (Iris pseudacorus), glata ulmo (Ulmus minor) aŭ moska adokso (Adoxa moschatellina).

Krom la arboj, arbedoj kaj plantoj ĉi tie kreskas ankaŭ raraj specioj de fungoj, kiel estas ekzemple hepata fistulino (hepatfungo) (Fistulina hepatica), helomorfa ripartito (Ripartites helomorphus), armena kserokomo (Xerocomus armeniacus), nesta filotopso (Phyllotopsis nidulans), ruĝflava filoporo (Phylloporus rhodoxanthus), nudigita askobolo (Ascobolus denudatus) aŭ polisperma kamaropso (Camarops polysperma). En julio de 2009 estis en Turkov remalfermita sciiga vojo, kiun kreis civitana asociiĝo Ekoliceo kunlaboranta kun Fondaĵo Via Vitae Fond Apogo. Bildojn sur tabuletojn pentris Ludvík Kunc.

Nuntempe la ekzistado de la natura memorigaĵo estas endanĝerigita pro planita alkondukila ŝoseo al aŭtostrado 47 (la t.n. Norda komunikilo). Kontraŭ la ŝanĝo de teritoria plano kaj konstruado de Norda komunikilo tra Turkov protestas ekologiistoj kaj ankaŭ ĉi tieaj loĝantoj.[1] Gvidantaro de la urbo mem tial komencas alkliniĝi al varianto de alia vojdirekto[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Radim Šlezingr, Ŝanĝo: Norda komunikilo tuj tiel ne estos, Moravskoslezský deník, 22.11.2007
  2. PLEVA, Martin. Norda komunikilo verŝajne ne kondukos tra Turkov. Moravskoslezský deník alirebla rete. 2009-04-16 [cit. 2009-04-16].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]