Turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnix Turnix
Specio: Turnico Turnix sylvatica
Desfontaines 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Turnix sylvaticus - MHNT

La TurnicoAndaluzia hemipodo (Turnix sylvatica ) estas unu el la turnicoj, eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas la verajn koturnoj. Tiu specio estas loĝanta el suda Hispanio kaj Afriko tra Barato kaj tropika Azio ĝis Indonezio.

Tiu eta turnico estas ege malfacile videbla. Ĝi estas malgranda kuranta birdo 15cm longa, kiu preferas ne flugi. Estas specio kiu loĝas ĉe varmaj herbejoj aŭ arbusta ĝangalo kaj manĝas insektojn kaj semojn.

La TurnicoAndaluzia hemipodo similas la Komuna koturno, sed estas multe pli timida. Ĝi havas makulitajn brunajn suprajn partojn, ruĝecan bruston kaj blankan ventron, kun flankaj malhelaj bendoj. Makuloj kaj fonbruno estas pli malhelaj flanke. Kapo estas malhela kun hela centra strio. Sub aŭ ĉirkaŭ okulo estas blanka kun malhelaj makuloj. Dumfluge blanka strio en la flugiloj kontrastas kun ties griza koloro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli makulitaj sube. Ili havas nur tri piedfingrojn kaj de tie devenas la nomo “hemipodo”, tio estas mezpiedo.

La ino komencas la pariĝadan ceremonion kaj konstruas la neston surplanke. La masklo kovas kvar punktitajn grizecajn ovojn kaj zorgas la idojn, kiuj povas forkuri jam post rapida eloviĝo.

La ino alvokas per basa hum-hum-hum kiel malproksima muĝado de bovino -kiu nomigas ĝin ekzemple en la hispana- kaj masklo respondas per kek-kek-kek.

Referenco[redakti | redakti fonton]