Turnita kvaredro-okedra kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turnita kvaredro-okedra kahelaro
Plia nomo Turnita alternita kuba kahelaro
Bildo
Bildo
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Vertica figuro Triangula ortodukupolo G3.4.3.4
Bildo de vertico Bildo de vertico
Latera figuro Ortangulo
trapezo
Simbolo de Schläfli h{4,3,4}:g
Edroj Trianguloj {3}
Ĉeloj Kvaredroj (3.3.3)
okedroj (3.3.3.3)
Ĉeloj ĉirkaŭ latero [{3,3}.{3,4}]2
{3,3}2.{3,4}2
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico {3,3}8+{3,4}6
Geometria simetria grupo P63/mmc
[4,3,4]
Propraĵoj Vertico-transitiva, edro-transitiva
Duala Trapezo-romba dekduedra kahelaro
vdr

En geometrio, la turnita kvaredro-okedra kahelaroturnita alternita kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco farita el kvaredroj kaj okedroj.

Ĝi estas vertico-unuformo kun 8 kvaredroj kaj 6 okedroj ĉirkaŭ ĉiu vertico.

Ĝi estas ne latero-transitiva. Ĉirkaŭ ĉiu latero estas 2 kvaredroj kaj 2 okedroj, sed ĉe iuj el la lateroj kvaredroj kaj okedroj estas alterne siruitaj, kaj ĉe la aliaj lateroj la kvaredroj estas najbaraj inter si kaj la okedroj estas najbaraj inter si.

Ĉi tiu estas malpli simetria versio de alia kahelaro, kvaredro-okedra kahelaro, en kiu ĉiu latero estas ĉirkaŭbarita per alternaj kvaredroj kaj okedroj. Ambaŭ kahelaroj povas esti konsiderataj kiel konsistantaj el tavoloj je unu ĉelo dikaj, en kiu la du specoj de ĉelo situiĝas alterne. Ĉar la edroj en la ebenoj apartigantaj ĉi tiuj tavoloj formas regulajn triangulajn kahelarojn, najbaraj tavoloj povas lokiĝi tiel ke ĉiu okedro en unu tavolo tuŝas kvaredron en la najbara tavolo, aŭ tiel ke ĉiu ĉelo tuŝas ĉelo de sia speco (la tavola rando tiam estas reflekta ebeno). La unua formo estas duonregula kahelaro, kaj la lasta formo estas la turnita, ĉar ĝi povas esti konstruita el la duonregula formo per turno de alternaj tavoloj je 60 gradoj.

Ĉi tiu kahelaro povas ankaŭ esti generita kiel alternita senpintigita seslatera prisma kahelaro, kie la seslateraj prismaj estas reduktitaj al okedroj, kaj la forviŝitaj verticoj formas duojn da kvaredroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]