Turo Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo Eŭropo
Torre Europa
nubskrapulo
Bazaj datoj
Konstrustilo Internacia Stilo vd
Arkitekto Miguel de Oriol e Ybarra vd
Estiĝo 1985
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situanta sur Avenuo de la Kastilia • Avenida del General Perón
Situo
Geografia situo 40° 27′ 6″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)40.451666666667-3.6916666666667Koordinatoj: 40° 27′ 6″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)
Turo Eŭropo (Madrido)
Turo Eŭropo (Madrido)
DEC
Turo Eŭropo
Turo Eŭropo
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Turo Eŭropo
Map
Turo Eŭropo
vdr

La Turo Eŭropo (hispane Torre Europa) estas nubskrapulo de la hispana urbo Madrido.

La turo havas 121 metrojn alte kaj ĝi estas la 7-a plej alta el la nubskrapuloj de la hispana ĉefurbo, sed eble baldaŭ ĝi estos la naŭa pro projekto pri konstruado de du novaj nubskrapuloj nomataj Turoj de Valdecarros. La konstruaĵo gastigas oficejojn de pluraj entreprenoj. Entute ĝi havas 30 etaĝojn kaj situas en la financa kvartalo AZCA, plej ekzakte en la angulo de la Avenuo de la Generalo Perón kaj la Avenuo de la Kastilia (n-ro 95). Dum la semajnfinoj, ĝi fariĝas tre vigla pro la noktumado tie, danke al la pluraj trinkejoj kaj aliaj centroj, kiuj malfermas siajn pordojn en la niveloj de la subtero. La Turo Eŭropo estis konstruita en la jaro 1985, ĝia arkitekto estas Miguel Oriol e Ybarra, kaj tiu ĉi estis la plej grava nubskrapulo dezajnita de li. La fasado tre similas al la konstruaĵoj de World Trade Center, kvankam la bazo tre malsimilas. En la plej alta parto ĝi havas horloĝon kun tre videbla lumo nokte. Je la 5-a de oktobro 1990 ĝi suferis incendion en la 29-a etaĝo, sed feliĉe ĝi ne havis gravajn konsekvencojn. La terorista bando ETA atakis ĝin je la 1-a de majo 2002 per 20 kg da potenca eksplodaĵo, sed sukcesis detrui nur kelkajn fenestrojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]