Turo Ghirlandina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Turo Ghirlandina
sonorilturo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Estiĝo 12-a jarcento
Lando Italio vd
Situo Modeno
Adreso piazza della Torre ‒ 41121 Modena (MO)
Areo 1.2
Situo
Geografia situo 44° 38′ 47″ N, 10° 55′ 33″ O (mapo)44.64633610.925883Koordinatoj: 44° 38′ 47″ N, 10° 55′ 33″ O (mapo)
Turo Ghirlandina (Italio)
Turo Ghirlandina (Italio)
DEC
Turo Ghirlandina
Turo Ghirlandina
Situo de Turo Ghirlandina
Map
Turo Ghirlandina
Parto de Cathedral, Torre Civica and Piazza Grande, Modena • Monda Heredaĵo de Unesko vd
Monda heredaĵo
Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv,
Fonto 827
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 44° 38′ 47″ N, 10° 55′ 33″ O (mapo)44.64633610.925883
Registra historio
Registrado 1997  (21-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Turo Ghirlandina, estas la sonorilturo de la katedralo de Modeno (regiono Emilio-Romanjo, en Italio). Ĝi altas 86,12 metrojn. La turo estas la tipa simbolo de Modeno, videbla ekde ajna direkto de la ekstero de la urbo.

La strukturo estis kreita en 1179, kvadratforma kaj kvinetaĝa, komence nomata Turo de Sankta Geminiano. Por konkuri kun la turoj de Bolonjo, la urbodomo aldonis al ĝi la okflankan pinton, dizajnita de Arrigo da Campione. Inter la 13a kaj 15a jarcento oni modernigis la stilon de la katedralo laŭ la nova gusto de gotiko. La pinto estas ornamita per du girlandoj (itale ghirlande, de kie venas ĝia nomo).

La turo, kune kun la placo kaj katedralo de Modeno, estas deklarita Monda heredaĵo de Unesko.