Turo de la Oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de la Oro
Torre del Oro
monumentoturo
Bazaj datoj
Konstrustilo art of Almoravides and Almohades • Art of Al-Andalus vd
Estiĝo 1221
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Situo
Geografia situo 37° 22′ 57″ N, 5° 59′ 47″ U (mapo)37.38245514586-5.9962960788708Koordinatoj: 37° 22′ 57″ N, 5° 59′ 47″ U (mapo)
Turo de la Oro (Sevilo)
Turo de la Oro (Sevilo)
DEC
Turo de la Oro
Turo de la Oro
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Situo de Turo de la Oro
Map
Turo de la Oro
Parto de Muralla urbana vd
Retejo http://fundacionmuseonaval.com/museo-maritimo-torre-del-oro-en-sevilla.html
vdr
Turo de la Oro kaj la Toreejo, vidataj ekde la Ponto Sankta Telmo

La Turo de la Oro (hispane Torre del Oro) de Sevilo estas flanka turo kiu troviĝas en la maldekstra bordo de la rivero Gvadalkiviro, en la urbo Sevilo, kune al la toreejo de la Nobela Rajdsocieto. Ĝi estas 36 metrojn alta. Probable ĝia nomo en la araba estis Bury al-dahab, Borg al Azahar, aŭ Borg-al-Azajal reference al ĝia orumita brilo kiu reflektiĝis sur la rivero. Dum la restaŭrado en 2005, oni demonstris ke tiu brilo, atribuita al tegado de azuleĥoj, estis la miksaĵo de kalko kaj pajlo premita.

Ĝi estas turo formata el tri korpoj, la unua korpo, dekduangula, estis konstruita inter 1220 kaj 1221 sub ordono de la almohada reganto de Sevilo, Abù l-Ulà. La dua korpo, ankaŭ dekduangula, estis konstruigita de Petro la 1-a la Kruela en la 14-a jarcento. La supra korpo, cilindra kaj finiĝanta per kupolo, estis konstruita en 1760 de la militista inĝeniero Sebastian Van der Borcht.

Ĝi estis deklarita kiel art-historia monumento en 1931 kaj estis restaŭrita plurfoje. En la Nuntempa Epoko ĝi estis restaŭrita en 1900, inter 1991 kaj 1992, en 1995 kaj en 2005. Ĝi bone konserviĝas kaj nuntempe ĝi estas hejmo de la Navigmuzeo Orturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]