Turstokejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turstokejo de Henninger-bierfarejo 120 m alta en Frankfurto ĉe Majno (malkonstruita en 2013)
Turstokejo 115 metrojn alta por greno en Ulm
Turstokejaro en gruzejo ĉe la Rejno je Steinmauern

Turstokejo, silostokoturo estas granda stokejo por verŝovaroj. Oni uzas ilin por la stokado de cemento, kalkŝtona muelaĵo, koakso, plastograjnoj, furaĝo kaj simila.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Turstokejojn oni principe plenigas de supre, de malsupre oni elprenas la ŝutvaron. Tamen ili ne funkcias laŭ la principo „Kiel unua ene – tiel unua ele. Male je la elkranado tra la malsupre troviĝanta ellasejo formiĝas kratero, en kiun glitas varo el la plej malsamaj plenigotavoloj kaj forlasas la turstokejon kiel miksaĵo el pli malfrue kaj pli frue enŝutitaj varamasoj. Je produkto elkranitta tra la ellasejo temas do pri miksaĵo el ĉiuj amasoj troviĝantaj en la turstokejo.

Silo[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV silo estas granda ujo por konservi furaĝon, grenon, legomojn, origine en fosita kavaĵo, nun ordinare ŝaktforma cementa aŭ ligna konstruaĵo. Laŭ Francisko Azorín silo estas Subtera grenejo.[1] Li indikas etimologion el la greka siros (silo), kaj de tie la latina sirus.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 184.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]