Turstokejo
Turstokejo aŭ stokoturo estas granda stokejo por verŝovaroj. Oni uzas ilin por la stokado de cemento, kalkŝtona muelaĵo, koakso, plastograjnoj, furaĝo kaj simila.
Funkcio
Turstokejojn oni principe plenigas de supre, de malsupre oni elprenas la ŝutvaron. Tamen ili ne funkcias laŭ la principo „Kiel unua ene – tiel unua ele. Male je la elkranado tra la malsupre troviĝanta ellasejo formiĝas kratero, en kiun glitas varo el la plej malsamaj plenigotavoloj kaj forlasas la turstokejon kiel miksaĵo el pli malfrue kaj pli frue enŝutitaj varamasoj. Je produkto elkranitta tra la ellasejo temas do pri miksaĵo el ĉiuj amasoj troviĝantaj en la turstokejo.