Turtmann-Unterems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turtmann)
Turtmann-Unterems
Blazono de Unterems
Blazono de Unterems
Blazono de Unterems
Blazono de Unterems
Blazonoj de Turtmann kaj de Unterems
Turtmann-Unterems
Turtmann-Unterems
Unterems
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 18′ 7″ N 7° 42′ 14″ O / 46.30194 °N, 7.70389 °O / 46.30194; 7.70389 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 7″ N 7° 42′ 14″ O / 46.30194 °N, 7.70389 °O / 46.30194; 7.70389 (mapo)
Areo 42,27 km²
Alteco 640 m super marnivelo
Poŝtkodo 3946 Turtmann
3948 Unterems
Komunumkodo 6119
Mapo de Turtmann-Unterems
Mapo de Turtmann-Unterems
Situa mapo de Turtmann-Unterems
vdr

Turtmann-Unterems estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1139 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Turtmann-Unterems situas en Meza Valezo aŭ pli ekzakte dirite en la suba parto de Supra Valezo sur la norda valflanko. Ĝi konsistas el la parto en la valo de Rodano ĉe ties suda bordo, kie situas la vilaĝoj Turtmann kun la vilaĝetoj Tännu kaj Ried, kaj Unterems kun la vilaĝetoj Ze Schmidu, Feldishaus kaj Prupräsu, kaj granda montara teritorio, kiu formas eksklavon sude de la komunumo en la Valo de Turtmann, kie situas la vilaĝo Gruben kaj en ĝia fundo la Turtmann-Glaĉero kaj la Brunegg-Glaĉero.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 42,27 km², de kiuj 10,8% estas kovritaj de arbaro, 15,2% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. Preskaŭ tri kvaronoj de la teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Turtmann-Unterems limas en nordo al Gampel-Bratsch, en nordoriento al Niedergesteln, en sudoriento al Eischoll, en sudo al Ergisch, en sudokcidento al Oberems, en okcidento al Agarn, kaj en nordokcidento al Leuk. La montara eksklavo en sudo limas en nordo al Ergisch, en oriento al Sankt Niklaus, en sudo al Randa, en sudsudokcidento en unu punkto al Zinal, kaj en okcidento al Oberems.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Turtmann-Unterems pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9 (parte ankoraŭ en konstruo) kun alveturejo en Turtmann. En Turtmann ankaŭ situas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Siono al Brigo. De la stacidomo de Turtmann diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la najbaraj vilaĝoj. De Unterems aertelfero kondukas al Oberems.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Turtmann-Unterems estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la malnovaj komunumoj Turtmann kaj Unterems.[3]

La unua dokumenta mencio de Turtmann datiĝas el la jaro 1050 kiel Curtmannonis. De 1435 ĝis 1479 Turtmann formis komunumon kune kun Tännu, Ried kaj Unterems. En la jaro 1515 estis kreiitaj komunumaj statutoj, kiuj estis ampleksigitaj en la jaroj 1535 kaj anstataŭigitaj pere de kamparana gildo en la jaro 1586. En la jaro 1670 Kaspar Stockapler komencis la konstruon de senjora domo. Post lia faligo en la jaro 1678 la konstruado estis haltigita.[4]

La unua dokumenta mencio de Unterems datiĝas el la jaro 1270 inferiorem hemesa. 1419. La kamparana gildo de Unterems datiĝas el la jaro 1457. Unterems unuan fojon estis menciita kiel memstara komunumo. En la jaro 1479 estis fondita komunuma unio inter Turtmann kaj Unterems. En tiu unio Unterems portis ek de 1501 kvinonon de la ŝarĝoj kaj oficoj.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]