Turuno Rokurô

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TURUNO Rokurô (naskiĝis en 1910; mortis la 16-an de aprilo 1999) estis japana esperantisto kaj delegito de UEA en Kumamoto (Japanio).

Li fariĝis esperantisto en 1932. Profesie li estis otorinolaringologo. Li ofte partoprenis Medicinistajn Esperanto-Konferencojn kaj instruis akupunkturon en internaciaj kursoj Esperantaj. Li postlasis nefinitan Esperant-lingvan libron pri akupunkturo.

Lia tombo, en Templo Zenzyoo-zi, en Urbo Kumamoto portas la emblemo de la Mondofederacia movado, kaj la verda stelo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-23. Alirita 2007-06-05.