Tutafrikaj koloroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Tutafrikaj Koloroj unuafoje aperis en la Etiopia flago de 1897, kiu estis horizontala trikoloro de ruĝo (supre), flavo kaj verdo, do inversa de la hodiaŭa flago. Ĉar Etiopio kiel la sola Afrika lando neniam estis kolonio (nur okupita de Italio en 1930-aj jaroj), ĝi iĝis simbolo de Afrikaj libereco kaj grandiozo por multaj sendependigaj movadoj en la Afrikaj kolonioj, kaj por la Afrika diasporo en la cetera mondo. Pro tio, multaj Afrikaj landoj elektis tiujn kolorojn (eventuale kun nigra/blanka stelo aŭ aliaj aldonaĵoj) por sia flago depost sendependiĝo en dua parto de l 20-a jarcento, kun Ganao kiel la unua en 1957. Ĝi ankaŭ inspirigis Marcus Garvey kreante la Afrik-Usonan flagon, kvankam tiu havas nigron anstataŭ flavon.

En la origina Etiopia flago ruĝo simbolis forton kaj kredon; flavo eklezion, naturan riĉon kaj amon; kaj verdo nacion kaj esperon. Ĉe la diversaj flagoj la interpretaĵoj varias, tipe kun ruĝo por sango kaj sendependiga lukto, verdo por la lando kaj pejzaĝo ks.

Hodiaŭaj tutafrikaj flagoj[redakti]

Parentezoj montras jaron de ekuzo de flago en sia nuna formo

Benino (1959) Flag of Benin.svg

Etiopio (frue de la 20-a jarcento) Flag of Ethiopia.svg

Ganao (1957) Flag of Ghana.svg

Gvineo (1958) Flag of Guinea.svg

Gvineo Bisaŭa (1973) Flag of Guinea-Bissau.svg

Kameruno (1961) Flag of Cameroon.svg

Kongo Brazavila (1958) Flag of the Republic of the Congo.svg

Malio (1961) Flag of Mali.svg

Sao-Tomeo kaj Principeo (1975) Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg

Senegalo (1960) Flag of Grenada.svg

Togo (1960) Flag of Senegal.svg

Grenado (1974) Flag of Grenada.svg

Sankta-Kito kaj Neviso (1983) Flago-de-Sankta-Kristofo-kaj-Neviso.svg

Ankaŭ la antaŭa flago de Ruando havis tutafrikajn kolorojn.

Aliaj flagoj kun la samaj koloroj (Kurdistano, Litovio) ne inkluzivitas ĉi tie, ĉar tiukaze ne temas pri iu "Afrika" simboleco.


Vidu ankaŭ: Rastafarianismo - Tutarabaj koloroj - Tutslavaj koloroj